[botaniko] G. (Amaryllis el amarilidacoj) de nur unu sp. (A. belladona), plurjara herbo kun tunika bulbo, kun kontraŭe duopaj, rubandoformaj folioj k kun grandaj lilisimilaj, bonodoraj, rozaj floroj 8-12-opaj, sur ĝis 1 m longa, senfolia pedunklo; hejma en Sud-Afriko, pororname kultivata.
hipeastro. amarilidacoj
Fam. (Amaryllidaceae) de unukotiledonaj, plurjaraj herboj ofte bulbohavaj, kun epiginaj, 3-nombraj, 6-tepalaj floroj unuopaj aŭ en umbelo, subhavanta membranecan brakteon, k kun kapsuloj aŭ beroj; ĉ. 725 sp-oj el 65 g-oj, i.a. amarilido, galanto, hipeastro, krinumo, narciso.

Iel rilatitaj:

florx