[ botaniko] Frukto (ŝajnfrukto) de akaĵuarbo, konsistanta el du partoj: akaĵupomo k akaĵunukso.

  • akaĵupomo
  • Fruktosimile ŝvelinta, flava aŭ ruĝa supra parto de la pedunklo de akaĵuarbo, portanta la akaĵu nukson; ĝi gustas kvazaŭ pomo k estas uzata por farado de suko, kaĉo, konfitaĵo, vino k brando.
  • akaĵuarbo
    Okcidenta anakardio.
  • akaĵunukso
    Vera frukto de akaĵuarbo; malmolŝela drupo, enhavanta semon manĝatan kruda aŭ rostita.

  • Eble rilatitaj:

    arbx, kuirx,