aceto


[ kemio] acetilo, CH3CO- (en kunmetaĵoj): acetanilido, C6H5-NH-CO-CH3.

  • acetacido = acetata acido, CH3COOH.
  • acetato (Z)
    Salo aŭ estero de acetata acido: acetata silko konsistas el ŝpinitaj fibroj el celuloza acetato.
  • acetata acido
    Senkolora, pikodora likvo, CH3COOH. SIN. etanata acido.
  • glacia acetata acido
    La pura acido, kiu solidiĝas de 1 [geodezio] °C al glacieca maso.
  • acetata aldehido
    Senkolora, akra pomodora likvo, CH3CHO.
  • acetata anhidrido
    Senkolora akre pikodora likvo, (CH3CO)2O.
  • butila acetato
    CH3-CO-O-C4H9, grava solvanto por plastoj, vernisoj, lakoj.
  • etila acetato
    CH3-CO-O-CH2-CH3, likvo kun agrabla, frukteca odoro, uzata kiel solvanto, en parfumoj k por artefaritaj fruktesencoj.
  • acetigi
    Transformi ion en acetono: acetiga bakterio (SIN. acetbakterio).
  • acetilo
    La rad. CH3CO-: acetilkolino, CH3-CO-O-CH2-N (CH3)3+; acetil-klorido, CH3-CO-Cl.
  • acetili (tr)
    Enkonduki en molekulon acetilan grupon.

  • Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    vinagro

    Iel rilatitaj:

    anilidx kemix vinagrx