aŭtuno

  • La sezono de la jaro, dum kiu oni rikoltas fruktojn k prepariĝas al vintro: printempo semas, aŭtuno rikoltas (Z); multaj birdoj flugas en aŭtuno en pli varmajn landojn (Z).
  • (f) Ekkadukiĝo: la aŭtuno de la vivo.
    krepusko, vespero, velki.
  • aŭtuna
    Rilata al aŭtuno: la aŭtunaj vinberrikoltoj; aŭtunaj arboj, senfruktaj (N).

    Esprimoj

    Aŭtun-ekvinoksaj ventegoj.
    La aŭtuno de la vivo.
    Leviĝis aŭtunaj ventegoj.
    Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
    Scii paroli nur pri la vetero
    Tremi kiel aŭtuna folio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aŭtuna, aŭtuna adonido, aŭtuna kolĉiko, aŭtuna mandragoro, aŭtuno

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto


    Septembro
    birdomigrado
    ekkadukiĝo
    krepusko
    rikolti
    sezono
    velki
    vespero
    vetero
    vintro kalendarx , printempx , somerx , tempx ,

    Eble rilatitaj:

    agonix, florx, folix,