aŭtonoma

Politike aŭ ekonomie sen·dependa, memstara rilate al la tutaĵo, al kiu ĝi apartenas: aŭtonoma regiono, teritorio; aŭtonoma administrado de fako en fabriko; havi aŭtonoman buĝeton; (f)
[anatomio] aŭtonoma nerva sistemo (Vd sistemo).
  • aŭtonomeco
  • (ss) Rajto fari siajn proprajn leĝojn k decidojn: politika, ekonomia aŭtonomeco; financa aŭtonomeco de publika servo.
  • (vs) Eblo funkcii memstare.
  • aŭtonomia
    Havanta aŭtonomion: la plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne pruntita k ne imitita spirito, ĉiam pli k pli fortikiĝas (Z).
  • aŭtonomio (Z)
  • Stato de sistemo, kiu evoluas memstare, sen influo de aliaj sistemoj: ju pli kompleksa fariĝas la civilizo, des pli klare ĉiu el la artoj akiras sian aŭtonomion.
  • [teknikoj] (pp motorveturilo) Distanco aŭ daŭro, dum kiu ĝi povas moviĝi sen reprovizado de karburaĵo: aviadilo kun fluga aŭtonomo de kvar horoj.

  • RIM. Estas konsilinde uzi 'aŭtonomeco', 'aŭtonomeca' anst. 'aŭtonomio', 'aŭtonomia'.
  • aŭtonomisto
    Partiano de la aŭtonomeco de sia lando, provinco aŭ komunumo.
  • aŭtonomismo
    Movado celanta al aŭtonomeca statuso de iu teritorio.
  • flugaŭtonomeco
    Povdistanco.
    federacix , memstarx ,

    Eble rilatitaj: