aŭtomobilo

Kvarrada (malofte trirada) veturilo, movata de motoro, k uzanta la ordinarajn vojojn, por transporto de personoj aŭ varoj: turisma, komerca aŭtomobilo; vetkurado de aŭtomobiloj.
motoro, kapoto, kovrumo, remorko, kabrioleto, limuzino. [VIDU] ralio.
  • aŭtomobila
    Rilata al aŭtomobilo (j): aŭtomobilaj akcesoraĵoj; aŭtomobila sporto.
  • aŭtomobilismo
    Uzado de aŭtomobilo, precipe el la turisma aŭ sporta vidpunkto.
  • aŭtomobilisto
    Posedanto aŭ stiranto de aŭtomobilo.

    Esprimoj


    Akceli la peladon de la motoro.
    Benzino finiĝas.
    Bloki la radojn de aŭto.
    Blokita bremso (bremsokablo).
    Cilindra kapacito de motoro.
    Doni plenajn gasojn.
    Ekfunkciigi motoron per kranko.
    Elmeti motoron ai provoj.
    Gasigi benzinon per karburilo (flosilo, nadlo, aĵuto).
    Halti antaŭ semaforo.
    Haltigi la gasojn.
    Iomete bremsi.
    Kia estas la marko de via aŭto ?.
    Kvarcilindra motoro
    Kvartakta motoro.
    La aŭto joris.
    La aŭto regresas.
    La kilometra kiomo de la aŭtomobil-komputilo.
    La motoro paneis.
    La motoro tusas.
    Lanĉi la motoron.
    Malŝargitaj baterioj.
    Meti la kluĉilon en la mortan (neŭtran) punkton.
    Montri la licencon al policisto.
    Ne respekti prioritaton.
    Nekrevigebla pneŭo.
    Nesplitebla vitro.
    Ovaligita motorcilindro.
    Pagi monpunon.
    Parki la aŭton.
    Pasigi la rapidojn (de la dua al la tria).
    Plenigi la benzinujon.
    Premi (akcel)pedalon.
    Premi la akcelilon.
    Preterpasi la ruĝan signalon.
    Progresiva bremsado.
    Reveni de la tria al la dua.
    Revizii motoron.
    Ripari krevon de pneŭmatiko.
    Rompi la regulojn.
    Ruliĝi senskue.
    Sidi en la fundo de aŭtomobilo.
    Sidi ĉe la stirilo.
    Soforo (profesiulo).
    Spindelo de aŭtorado.
    Streĉi, malstreĉi la manbremson.
    Trafi en akcidenton.
    Trakluĉi la rapidumojn.
    Trapiki pneŭon.
    Unudirekta strato.
    Vendado de anstataŭantaj pecoj por aŭto.
    Veturi sesdek kilometrojn hore.
    Via auto estos riparita morgaŭ matene.
    Vicrado de aŭto.
    Ŝalti/lumigi lanternojn.
    Ŝanĝi la aŭtomobilon.
    Ŝanĝi oleon.
    Ŝanĝi radon je la vica.
    Ŝargi akumulatoron.
    Ŝoviĝado de la piŝto en la cilindro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    (ad)i, aŭtejo , aŭtisto , , aŭtokorno , aŭtomobila , , aŭtomobilisto , , aŭtoserv (ej)o, aŭtovojo , aŭtovrakejo , aŭtoŝoseo , liveraŭto , personaŭto , sportaŭto , ŝarĝaŭto

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto


    aeri
    aertubo
    akute starti
    alezi
    alo
    amortizilo
    avertilo
    aŭtisto
    aŭtobuso
    bufro
    buso
    devanci ( preterveturi )
    direkti aŭton
    dizelo
    frusparkado
    garaĝo
    glaco
    gvidi aŭton
    hupo
    imperialo
    kabrioleto
    kalamino
    kamioneto
    kamiono
    kapoto
    karburaĵo
    karoserio
    kluĉi la duan rapidumon
    kluĉilo
    kluĉopedalo
    kluĉorisorto
    kluĉstango
    kofro
    kolizii kun
    kovrumo
    krucpasi
    kulaso
    licencplato
    limuzino
    malfrusparkado ŝarĝaŭto
    motoro
    panei
    parki
    pneŭmatiko , ( pneŭo ) : trapikita , malŝvela , krevinta , " lika "
    rajpi
    ralio
    rapid - eksceso
    reflektoro
    remorko
    remuntado de riparita pneŭo
    retegi pneŭon
    retroirigi aŭton
    retroveturi
    sava zono
    senpaga aerado
    sporto
    stiri
    stirpermesilo
    taksio
    trafiko
    transporti
    trenkablo
    turismo
    varoj
    ventŝirmilo
    veturilo
    vitro
    vojo
    ĉevalpovo (1 ĉv. egalas 75 kgm/s)
    Ĝisbloke bremsi
    ĝirsignali
    ĵipo
    ŝamo
    ŝarĝaŭto

    Ankaŭ vidu

    trafiko
    sporto
    veturi

    Bildvortaro

    344 : aŭto(mobilo) I


    344-01 -52 : personaŭto (aŭto, aŭtomobilo)
    344-01 : kotŝirmilo
    344-02 : suĉdampilo
    344-03 : aerfiltrilo
    344-04 : bremslikvujo
    344-05 : kapoto
    344-06 : ventolilo por interna aerumado
    344-07 : aersuĉa fendo
    344-08 : glacviŝilo
    344-09 : senfrostigaj ajutoj
    344-10 : ekstera spegulo
    344-100 : centra servoripo
    344-101 : pasaĝera sekurbalono [skize]
    344-102 : kovrilo de sekurbalono
    344-103 : gantujo
    344-104 : ŝlosilo de gantujo
    344-11 : glaco aŭ ventoŝirmilo
    344-12 : aŭtopordo
    344-13 : anso
    344-14 : retrospegulo
    344-15 : pasaĝera sidilo
    344-16 : sunŝirmilo kun ŝminkospegulo
    344-17 : sinkigebla pordofenestro
    344-18 : stirrado
    344-19 : karoserio
    344-20 : sekurzono
    344-21 : flanka postfenestro
    344-22 : postsidiloj
    344-23 : postglaco
    344-24 : aerumado
    344-25 : kapoto de valizujo
    344-26 : valizujo aŭ kofrujo
    344-27 : skusorbilo
    344-28 : aŭtorado
    344-29 : aŭtopneŭo aŭ aŭtoradbendo
    344-30 : radrondo
    344-31 : spiralrisorto
    344-32 : laŭlonga svingobrako
    344-33 : dampilo
    344-34 : fina dampilo
    344-36 : lambdasondilo
    344-37 : ĉasio
    344-38 : alĝustigebla kapapogilo
    344-39 : deŝovebla dorsapogilo
    344-40 : stirista sidilo
    344-41 : plankomato
    344-42 : diskobremso
    344-43 : frontaksaĵo kun frontrada transmisiilo
    344-44 : akumulilo aŭ akumulatoro
    344-45 : katilizilo
    344-45 : motorportilo
    344-46 : ĝirlampo aŭ ĝirindikilo
    344-47 : lumĵetilo aŭ reflektoro
    344-48 : bufro
    344-49 : krado de malvarmigilo
    344-50 : marko
    344-51 : malvarmigilo
    344-52 : dukto de malvarmiga akvo
    344-53 -80 : instrumentopanelo
    344-53 : ŝaltilo por parkadlampo kaj vojlampo
    344-54 : ŝaltilo por nebulreflektoro
    344-55 : flankofenestra aerajuto
    344-56 : ŝaltilo por posta nebullampo
    344-57 : kontrollumo por nebulreflektoroj
    344-58 : indikilo de akvotemperaturo
    344-59 : nuligilo por tagkilometra nombrilo
    344-60 : rapidometro
    344-61 : kontrollumo por ĝirlampoj
    344-62 : kontrollumo por ŝoselampoj
    344-63 : kontrollumo por manbremso
    344-64 : kontrollumo por olepremo
    344-65 : rivolumetro
    344-66 : fuelindikilo
    344-67 : horloĝo
    344-68 : kombinita ŝaltobrako por ĝirlumo, ŝoselumo, glacviŝilo kaj hupo
    344-69 : stirrado kun integrita savbalono
    344-70 : strirrada spoko
    344-71 : baskulŝaltilo por laŭtregulilo
    344-72 : baskulŝaltilo por elekto de titolo kaj sendilo
    344-73 : sparkoseruro
    344-74 : sparkoŝlosilo aŭ kontaktoŝlosilo
    344-75 : kluĉpedalo
    344-76 : bremspedalo
    344-77 : akcelilo aŭ gaspedalo
    344-78 : aerumĝustiga radeto
    344-79 : aerumkrado
    344-80 : ŝaltilo por panelampo
    344-81 -87 : aŭtoradio kun KD-ilo kaj navigacia sistemo
    344-82 : KD-eniga fendo
    344-83 : vidigilo kun menuo
    344-84 : klavaro por datumenigo
    344-85 : menuelektaj butonoj
    344-86 : laŭtregulilo
    344-87 : funkcielektaj butonoj
    344-88 : ŝaltilo por postglaca hejtilo
    344-89 : ŝaltilo por glacohejtilo
    344-90 -95 : aŭtomata klimatizilo
    344-91 : tuŝbutono por altigo de temperaturo
    344-92 : tuŝbutono por malaltigo de temperaturo
    344-93 : aparta temperaturindikilo por stirista kaj pasaĝera flankoj
    344-94 : ĉefŝaltilo
    344-95 : alĝustiga radeto por aerumpovo
    344-96 : ŝaltbutonoj por stirista kaj pasaĝera sidilhejtiloj
    344-97 : butono de rapidumŝaltilo
    344-98 : leda kolumo
    344-99 : manbremsilo

    345 : aŭto(mobilo) II


    345-01 : injekta instalaĵo
    345-02 : fuelujo aŭ brulaĵujo
    345-03 : fuelpumpilo
    345-04 : fuelfiltrilo
    345-05 : veturila komputilo
    345-06 : fueldukto
    345-07 : injekta valvo (ajuto)
    345-08 : sensilo de akvotemperaturo
    345-09 : regulilo de fuelpremo
    345-10 : piŝto
    345-11 : aerpumpilo
    345-12 : karburilo
    345-13 : sensilo de aertemperaturo
    345-14 : enlasvalvo
    345-15 : ellasvalvo
    345-16 : stirkonduktiloj
    345-17 : cirkuliga premlubrikado
    345-18 : olepumpilo
    345-19 : olekuvo (oleŝlimo)
    345-20 : antaŭfiltrilo
    345-21 : olemalvarmigilo
    345-22 : fajna filtrilo
    345-23 : ĉefa oleodukto
    345-24 : debranĉiĝo
    345-25 : krankoŝafta lagro
    345-26 : kamŝafta lagro
    345-27 : biellagro
    345-28 : krankopivota truo
    345-29 : branĉodukto
    345-30 : cirkulado de malvarmiga likvo de klimatizilo
    345-31 : kompresoro
    345-32 : kluĉilo de kompresoro
    345-33 : ekspansia valvo
    345-34 : vaporigilo
    345-35 : blovilo
    345-36 : filtrosekigilo
    345-37 : premŝaltilo
    345-38 : ventolilo de kondensatoro
    345-39 : kondensatoro
    345-40 : dukto de malvarmiga likvo
    345-41 : stirmeĥanismo (helica stirado)
    345-42 : stirkolono
    345-43 : helicrada segmento
    345-44 : levilo de stirbrako
    345-45 : helico
    345-46 : sesrapiduma sporta transmisiilo
    345-47 : pelŝafto
    345-48 : kluĉilo
    345-49 : enira ŝafto
    345-50 : ŝraŭbrado por retrorapidumo
    345-51 : ŝraŭbrado por rapidumo 6
    345-52 : ŝraŭbrado por rapidumo 5
    345-53 : ŝraŭbrado por rapidumo 1 [aktiva]
    345-54 : ŝraŭbrado por rapidumo 3
    345-55 : ŝraŭbrado por rapidumo 4
    345-56 : ŝraŭbrado por rapidumo 2
    345-57 : movo al diferencialo
    345-58 : diferencialo
    345-59 : diskobremso
    345-60 : bremsodisko
    345-61 : bremsoselo kun bremsobloko
    345-62 : konekto de bremsodukto
    345-63 : manbremsa tamburbremso
    345-64 : bremstamburo
    345-65 : bremsoŝuo
    345-66 : bremsgarnaĵo
    345-67 : retira risorto
    345-68 : radcilindro
    345-69 : duartika akso
    345-70 : kardanŝafto
    345-71 : portilo de postakso
    345-72 : oblikva svingobrako
    345-73 : spirala risorto
    345-74 : skusorbilo
    345-75 : tordostango
    345-76 : artikodisko
    345-77 : skusorbila akso laŭ McPherson
    345-78 : subapogilo de karoserio
    345-79 : apoglagro de skusorbilo
    345-80 : spirala risorto
    345-81 : bielo
    345-82 : risorta skusorbilo
    345-83 : radrondo
    345-84 : aksopivoto
    345-85 : levilo de spurstango
    345-86 : gvidartiko
    345-87 : tirŝtrebo
    345-88 : kaŭĉuka lagro
    345-89 : radakslagro
    345-90 : portilo de frontakso

    346 : aŭto(mobilo) III


    346-01 -40 : aŭtotipoj (tipoj de personaŭtoj)
    346-01 : kvarporda vojaĝlimuzino
    346-02 : kapoto
    346-03 : kapapogilo
    346-04 : valizuja kapoto
    346-05 : stirista pordo
    346-06 : posta pordo
    346-07 : arkoŝtupa dorso
    346-08 : sporta kabrioleto (dusidila sportaŭto)
    346-09 : integrita sidilo
    346-10 : faldebla kapuĉo aŭ kovrumo
    346-11 : terenaŭto aŭ ekstervoja aŭto
    346-12 : vicrado
    346-13 : renversiĝa ŝirmilo
    346-14 : arkodorsa limuzino
    346-15 : dorsoklapo
    346-16 : arka dorso
    346-17 : kombiaŭto
    346-18 : ŝarĝospaco
    346-19 : frontsidilo
    346-20 : postsidilo
    346-21 : etaŭto, triporda aŭto
    346-22 : dorsoklapo
    346-23 : valizujrando
    346-24 : movebla posta benko
    346-25 : valizujo
    346-26 : ŝovtegmento
    346-27 : rodstero*, dusidila sportaŭto
    346-28 : demuntebla tegmento, fortegmento
    346-29 : longdistanca sportaŭto (LDS- aŭto)
    346-30 : integrita bufro
    346-31 : dorsa flugilo (posta aergvidilo aŭ spojlero*)
    346-32 : fronta aergvidilo aŭ spojlero*
    346-33 : buslimuzino (grandspaca limuzino)
    346-34 : tegmenta pakaĵportilo
    346-35 : stirista kajuto
    346-36 : ŝovopordo
    346-37 : benkoj
    346-38 : branko
    346-39 : dorsoklapo
    346-40 : bufro

    Eble rilatitaj:

    akcidentx, asekurx, aŭtx, funkcix, pecx, profesix, radx, stratx, tra,