aŭtomato

  • Mekanikaĵo, kiu ŝajnas agi propr amove, kvazaŭ ĝi estus vivanta estaĵo: oni konstruis ŝakludantan aŭtomaton.
  • [teknikoj] Aparato, kiu, funkcianta per mekanismo, liveradas difinitan varon, informon ktp. ĉiufoje, kiam oni enŝovas en ĝin la taŭgan moneron aŭ disketon: disdona aŭtomato por cigaredoj, bombonoj; pesaŭtomato; gramofonaŭtomato; la hordonanta aŭtomato de la Pariza observatorio.
  • [komputiko] Abstrakta mekanismo, kiu ŝanĝas sian staton k legas k skribas signojn laŭ iaj reguloj: finia, nefinia, staka, turinga aŭtomato.
  • aŭtomata
  • Funkcianta per mekanismo sen homa direktado: aŭtomata horloĝo.
  • (f) Farata kvazaŭ mekanike, sen influo de konscia volo: aŭtomata gesto; tio fariĝis por li ia aŭtomata laboro; aŭtomate ripeti ion aŭditan; ŝi sin apogis aŭtomate sur lia brako.
  • aŭtomateco
    Karakterizaĵo de io aŭtomata.
  • aŭtomatigi
    Funkciigi ion per mekanismo.
  • aŭtomatiko
    Scienco pri la uzo de la aŭtomatoj.
  • diskaŭtomato
    Aŭtomato, kiu elektas k ludas gramofonajn diskojn, kiam monero estas enŝovita en ĝin.



    komputi konscii ludi maŝino matematiko

    Eble rilatitaj:

    aŭtomacix, horloĝx, instinktx, pensx,