Trojo

Troj/o

[HISTORIO] Granda urbo en Malgrandazio, kiu estis dek jarojn sieĝata de la helenoj; ĝiaj ruinoj troviĝas apud Hissarlik (26°,15'E, 39°57'N): dum nia patro antaŭ Troj'batalis (Z).
  • Troja
    Rilata al Trojo: la Troja regno, armeo; Hektoro, la Troja heroo.
  • Troja ĉevalo
    1. Grandega ligna ĉevalo, per kiu la helenoj eniris Trojon
    1. [KOMPUTIKO] Komputila programo, farita tiel, ke ŝajnas sendanĝera, sed rompas la sekurecon aŭ difektas.
      viruso.
  • trojano
    Loĝanto de Trojo.
  • Trojanoj
    [ASTRONOMIO] Asteroidoj en la du Lagrangaj punktoj de la orbito de Jupitero.
  • Trojio
    La lando ĉirkaŭ Trojo.

    Trojo


    Iel rilatitaj:

    Agamemnonx Andromaĥx Anĥizx ĉevalx