Paskalo

Paskal/o

  1. Franca matematikisto, fizikisto, kaj filozofo (B. Pascal, 1623-1662).
  1. [KOMPUTIKO] Programlingvo kreita en 1969 por instrui struktureman programadon.
  • paskalo
    [FIZIKO] Unuo de premo en la internacia sistemo (SI) de mezurunuoj; simbolo: Pa; difino: 1 Pa = 1 N/m² (forto de unu neŭtono sur areo de unu kvadratmetro): la atmosfera premo valoras ĉ. 1 000 hektopaskalojn.

    Iel rilatitaj:

    baro