Kalvario

Kalvari/o

Latindevena nomo de Golgoto.
  • kalvario (Z)
    1. Memorsigno, konsistanta el granda kruco kun, ordinare, statuo de Jesuo krucumita kaj eventuale aliaj statuoj de plorantaj sanktaj virinoj, starigita sur la supro de monteto, ĉe la kruciĝo de vojoj aŭ interne de preĝejo.
    1. = kalvaria vojo.
    1. [ANATOMIO] (calvaria) Supra parto de la krania skatolo, konsistanta el la fruntosto, ambaŭ parietostoj kaj la supro de la okcipita skvamo. SIN. krania volbo.
  • kalvaria
    Rilata al kalvario.
  • kalvaria vojo (ankaŭ maj.)
    1. [KRISTANISMO] Serio de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj, memoriganta pri la irado de Jesuo al Golgoto kaj dividita en 14 stacioj, ĉe kiuj la piuloj recitas preĝojn.
    1. (f) Suferplena vivotempo: ŝi staris nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia kalvaria vojo (Z).

    Kalvario


    Iel rilatitaj:

    preĝx