Jupitero
Jupiter/o
- [MITOLOGIO] Solena nomo de Jovo ('Jovopatro'): en peza nubo faras Jupitero decidojn (Z); kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero (Z).
Zeŭso.
- [ASTRONOMIO] La plej granda planedo, la kvina ekde Suno.
jupitera - Rilata al Jupitero 1: fiereco lin por ĉiam de l' tablo jupitera defaligis (Z); (f) ili kun jupitera graveco respondas [...] (Z); [ASTRONOMIO] jupiteraj planedoj (gigantaj grandparte gasaj planedoj de la Suna sistemo: Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno).
- Rilata al Jupitero 2: la jupiteraj satelitoj.
Iel rilatitaj:
astronomix