Izraelo

*Izrael/o

  1. [BIBLIO] Alnomo donita al Jakobo post lia lukto kontraŭ anĝelo.
  1. [BIBLIO] La tuto de la Izraelidoj: eksciu la tuta tero, ke Izraelo havas Dion (Z); la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izraelo; Salomono prenis imposton de la tuta Izraelo (X).
  1. [HISTORIO] (ekde 931 a.K.) Regno, konsistanta el la dek nordaj hebreaj triboj, kun Tirca, poste Samario kiel ĉefurbo: Nadab fariĝis reĝo super Izraelo en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo (X).
  • Izraela
    Rilata al Izraelo.
  • Izraelio = Israelo.
  • *Izraelido
    1. Deveninto de Izraelo 1: = hebreo.
      Semido.
    1. Ano de la antikva regno Izraelo: k Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj (X).


    Iel rilatitaj:

    Amalekx Aĥabx Benjamenx Cebaot