Bakĥo

[mitologio] Nomo, lidi-devena, de Dionizo, kultata kiel dio de la vino.
  • Bakĥa
    Rilata al Bakĥo aŭ al la ebrio: Bakĥa kanto.
  • Bakĥi
    Kulti al Bakĥo.
  • Bakĥano , Bakĥanino
    Adept (in)o de Bakĥo.
  • Bakĥanto
    [religio] Pastro aŭ aktiva partoprenanto en la mistik-ekstaza kultado de Bakĥo.
  • Bakĥantino
    Kultantino, posedata de Bakĥo en ties orgia kulto: orfeo estis disŝirita de la Bakĥantinoj.
    menado.
  • Bakĥofesto
    Iu el la festoj, dediĉitaj al Bakĥo en Ateno aŭ Romo.
    Bakĥanalio.

    Eble rilatitaj:

    -ant,