-um

*-um/


I- Sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la rad. estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia sufikso: laktumo, kortumo, plenumi (Z), malvarmumi (Z), komunumo, amindumi ktp. Krom tiu nedifinebla uzo, 'um' havas kelkajn pli precizajn sencojn, kaj signifas:
  1. agon, en kiu estas koncernata la rad., kaj per kiu oni:

a) movas korpoparton: brakumi, palpebrumi, okulumi, cerbumi, eksumi;
b) manipulas objekton: foliumi, butonumi;
c) agas imite al: kolombumi, mastrumi, saĝumi, frenezumi ktp.
RIM. 1 Kiam ne povas ekzisti dubo pri la speco de ago, estas konsilinde forigi la suf-on kaj senpere derivi la verbon: butoni, kroni, marteli ktp.
pri.
  1. provizadon per la afero signita de la rad.: aerumi, akvumi, ombrumi, sapumi, sunumi, ventumi ktp.

RIM. 2 Ankaŭ en tiu ĉi kazo, se ne suferas la klareco, la sufikso estas ofte superflua: arĝenti, kupri, ori, sapi ktp.
iz.
  1. vestoparton, garnaĵon aŭ kovraĵon: buŝumo, kalkanumo, kolumo (Z), krurumo, nazumo, plandumo, manumo (Z), pakumo ktp;
  1. ekzekuton en maniero montrata de la rad.: kvaronumi, dekumi, pendumi, palisumi, krucumi, ŝtonumi ktp.
  1. [MATEMATIKO] la bazon de nombrosistemo: duuma (SIN. binara, dubaza); dekuma (SIN. decimala), centuma (SIN. centezimala); deksesuma cifero; n-uma elvolvaĵo.
  • RIM. 3 Evitinda estas troa uzado de tiu sufikso , ĉar ĉiuj vortoj derivitaj per ĝi devas esti lernataj kiel novaj rad-oj.
  • II- Memstare uzata morfemo:
  • umo (fm)
    Nepreciza vorto, uzata por montri al afero, kies nomon oni momente forgesis: transdonu al mi tiun umon!
  • umi
    (fm) Fari ion ne precizigitan: kion vi umas?; ni drinkas, fumas, inkas kaj umas, laŭ nia kaprico (W); la kantisto [...] umas en la roksubgrunda medio en Britio (RG); unu afiŝo en la kongresejo tekstis: 'umu bone' (PM); ŝi [...] umis kun pluraj (JC).

    -um

    PMEG: [um]

    Iel rilatitaj: