-ot

*-ot/

Sufikso esprimanta pasivon por ankoraŭ ne okazinta procezo (t.n.' de pasiva futura participo'): viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj (X); paŝtu la buĉotajn ŝafojn (X); ĉiu devas mem al si elekti heroon imitotan (Z); tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj (Z); li estis oferota sur la ŝtono de sango (Z).
predikto.
  • ote
    Responda adverbo uzebla nur, kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: kaptote, li forkuris.
  • -oto
    Persono aŭ objekto, kiun oni submetos al iu procezo: homo kiun oni devas juĝi, estas juĝoto (Z); la lzraelidoj alkonduku siajn buĉotojn (Z) (buĉotajn bestojn); neniam insultu, ne parolinte kun la insultoto (Z).
  • otaĵo
    Io, kiun oni otos: kiel aglo flugas al la manĝotaĵo (Z); David prenis la portotaĵon kaj iris (Z).
    RIM. Kiel videblas en tiu ĉi lasta ekz. 'ot' povas enhavi nuancon de intenco aŭ devigo.
    otend/.

    -ot

    PMEG: -ot

    Iel rilatitaj: