-op
*-op/
I- Sufikso , montranta kolektivecon kaj uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj adv-ojn aŭ adj-ojn signifantajn 'ĉiuj kune', 'en grupoj de': pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; ŝi restis duope kun la virino (Z); akiro kaj perdo rajdas duope (Z); ili venis triope (ĉiuj tri kune); viciri kvarope; kvinope ili sin ĵetis sur min (Z); kiomope ni estas?; rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj (Z); multope ni pli frue finos la laboron ol unuope (Z); marŝi arope; duopa biciklado; fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos (Z); kvaropige faldita papero; [MATEMATIKO] duopo, triopo,... pluropo (Vd tri). II- Samsignifa memstare uzata morfemo: opa
Kolektiva: oni ne povas nomi doktrino tiun opan duonfrenezon. ope
Kolektive, unubloke. opo
Grupo de homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo: opo de fabrikistoj, de pilkludantoj; la tribordopo, la babordopo.
skipo, taĉmento, teamo. RIM. Oni ne uzu 'opa' en la senco 'unuopa, aparta, individua': tio estas kontraŭsenco.
PMEG: [op]
Eble rilatitaj:
Iel rilatitaj: