-ont

*-ont/

Sufikso prezentanta la plenumanton de procezo pli frue ol ties plenumiĝo (t.n. 'de aktiva futura participo'): la venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo (Z); la edzino de Pinehas estis graveda, baldaŭ naskonta (X); la sekvonta tempo glorigos la Galileon de la nacioj (X); la bopatrino veturis, por preni sur sin la mastrumaĵon: Kala (ŝia filino) estis sidonta sub vitra kloŝo! (Z); en Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj G. estis kunveturonta (Z).
  • onte
    Responda adverbo , uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: ironte promeni, purigu (sk. 'vi') vian veston (Z).
  • onto
    Persono aŭ objekto, kiu plenumos iun procezon: mi scias, ke mia liberiĝonto vivas (X); sieĝontoj venas el lando malproksima (X); pendonto ne dronos (Z); la Savonto (Z).

    -ont

     PMEG: -ont

    Iel rilatitaj: