-j

*-j

Postfina morfemo, markanta la pluralon ĉe o-vortoj, a-vortoj kaj morfemoj de la serio -iu: tiuj gepatroj estas amataj de siaj junaj filoj; ĝiajn kapon kaj voston li alligis (Z); oficistoj de la unua ĝis la naŭa grado (Z).
RIM. Estas esceptokaze uzataj kun 'j' propraj nomoj geografiaj, aŭ ĉar ili prezentas efektivan kolektivon (Abruzoj, Apeninoj (Z), Alpoj (Z), Kanarioj ktp), aŭ pro influo de la nacilingva formo (Delfoj (Z), Kannoj (Z), Teboj (Z) ktp): en tiu ĉi lasta okazo, preferinda estas la formo sen 'j'.
  • *j
  • I- Konsonanto, voĉa palatala glitanto.
  • II- La dektria grafemo de la E-a alfabeto, uzata i.a.:
    A. (maj.) kiel simbolo de [KEMIO] jodo; [FIZIKO] julo;
    B. (min.) kiel mll de jaro.
  • *jo
    Nomo de tiuj fonemo kaj grafemo.
    joto.

    -j

    PMEG:   -j

    Rilatitaj:

      pluralo pluraj du pli nombro multaj

    Iel rilatitaj: