-ism

-ism/ (2)


I- Sufikso montranta:
  • A) Sistemon, kiu trudas (pf) al personoj sub ĝia influo difinitan konduton; ĝi sekve aplikiĝas al
    1. doktrino, movado aŭ sistemo de iu persono kaj de ties sekvantoj: platonismo, kristanismo, budhismo, kartezianismo, marksismo, stalinismo ktp.
    1. doktrino aŭ sistemo rilata al unu temo: spiritismo, utilismo (Z), vegetarismo, imperiismo, carismo, respublikismo, esperantismo, helenismo ktp.
    1. kutima maniero, en kiu oni parolas, agadas, artofaras ktp: anglismo, germanismo, francismo ktp; diletantismo, prozelitismo, kanibalismo, ĵurnalismo, vandalismo, oportunismo ktp; punktismo, kubismo, plenaerismo, adasismo ktp.
    1. [MEDICINO] toksiĝo: alkoholismo, botulismo, plumbismo, jodismo, morfinismo ktp;
  • B) [SCIENCOJ] Fenomenaron: magnetismo, parazitismo, psikismo, tektonismo.
  • RIM. La vortfino 'ismo' troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: turismo, grafismo, kateĥismo, solecismo.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ismo
    Doktrino, sistemo (ofte kun ironia nuanco).

    -ism


    Esprimoj:

    Modernismo [...] ankaŭ en la E-komunumo [...] sukcesis kaj daŭre sukcesas mobilizi, kvankam evidente je tute alia skalo ol la grandaj ismoj de nia epoko


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    artritismo, vulkanismo, magnetismo, parazitismo, psikismo, tektonismo (aperaĵoj)
    anglismo, germanismo; francismo; latinismo; italismo (parolmanieroj)
    diletantismo; prozelitismo; paroĥismo; kanibalismoZ; vandalismo, kanibalismo, ĵurnalismo,  oportunismo, punktismo, kubismo, plenaerismo, adasismo ktp. (agmanieroj)
    alkoholismo, botulismo, plumbismo, jodismo, morfinismo (toksiĝo)
    spiritismo, utilismoZ militismo, imperiismo; carismo; kastismo; esperantismo; liberpensismo; helenismo, vegetarismo, respublikismo, helenismo (doktrinoj)
    platonismo, kristanismo, karteziismo, marksismo, budhismo, stalinismo (doktrinoj de unu persono)


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    doktrino
    idearo

    Iel rilatitaj:

    doktrinx idex