-int

*-int/

Sufikso , prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo (t.n. 'de aktiva preterita participo'): pasinta doloro for el memoro (Z); la suno ankoraŭ ne estis leviĝinta (Z); la mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie en la korto (Z); li estis dirinta, kaj ĉiuj silentadis; se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, li (Z) certe perdus la paciencon (Z); kiam vi venis, mi estis jam fininta mian laboron (Z).
perfekto.
  • -inte
    Responda adverbo , uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: trovinte pomon, mi ĝin manĝis (Z).
  • into
    Persono aŭ objekto, kiu finplenumis iun procezon: la parolinto (la homo, kiu finis sian paroladon); falinton ĉiu atakas (Z).
  • -intaĵo
    Io, kio finis: oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon (X); Dio revokas pasintaĵon (X).

    Iel rilatitaj: