-aĵ

PMEG: [-aĵ]


I- Sufikso esprimanta:
  1. konkretan objekton, koncernatan de la rad.: bonaĵo, belaĵo, necesaĵo, manĝeblaĵo, uzaĵo (ĉiu uzata objekto aŭ ilo); kavaĵo, araneaĵo, francaĵo, ĉirkaŭaĵo, kromaĵo; sensencaĵo, tolaĵo (io el tolo), lignaĵo, feraĵistoj k kupraĵistoj (X).
  1. eksteran manifestiĝon de ago aŭ sento: fluaĵo (io fluanta); skribaĵo (io skribita); konstruaĵo, vegetaĵo, akiraĵo; okazintaĵo; enteksitaĵo (X); kreotaĵo; amikaĵoj, porkaĵoj, azenaĵoj, infanaĵo (agoj indaj je amiko, porko, azeno, infano); fierindaĵo (Z), abomenindaĵo (Z).
  1. (post rad-oj) montrantaj manĝeblajn bestojn aŭ materialon) manĝaĵon faritan el tiu materialo: ovaĵo; glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo (Z); porkaĵo, kokidaĵo, bovidaĵo.
  • RIM. 2 Subst. , formita per aldono de '-aĵ' al morfemo esprimanta econ, diferencas de la vorto 'aĵo' memstare uzata en akompano de adj. per tio, ke la unua montras esencan konstantan econ de la priparolataĵo, dum la dua signifas nur, ke ia aĵo havas ian okazan neesencan econ, ekz.: ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas; ŝiaj belaĵoj superbrilis la belajn aĵojn ĉirkaŭ ŝi; tiu aĵo estas malpura, sed ĝi ne estas malpuraĵo.
  • RIM. 1 Post morfemo esprimanta agon, '-aĵ' povas, laŭ la senco de tiu morfemo signifi jen aktivan, jen pasivan uzeblecon: nutraĵo (io, kio nutras), trinkaĵo (io, kio estas trinkata); en okazo de bezono, oni uzu la participan suf-on: el manĝantaĵo devenis manĝataĵo (K).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • aĵo
    Objekto, afero konkreta: li prenis siajn aĵojn sur la ŝultron k eliris (Z); inter eternajn aĵojn plektiĝu via famo! (X).
  • aĵeto
    Malgranda aŭ malgrava objekto: mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.

  • Esprimoj

    Forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo.
    Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo.
    La plej bona aĵo en la mondo.
    La princo [...] prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros.
    La restaĵon manĝu la bestoj de la kampo.
    Li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo (ne ŝtelis de lia havo).
    Li prenis siajn aĵojn kaj foriris.
    Mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.
    Moseo rakontis al sia bopatro [...] ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
    Prenu la brustaĵon (brustviandon) de la virŝafo.
    Prenu la tutan sebon kiu kovras la internaĵon (t.e. la internaj organoj).
    Sanigaĵo malbongusta sed efiko plej ĝusta.
    Ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo (t.e. ne konsistanta el pluraj partoj) el pura oro.
    Ĝi estas por mi volapukaĵo (nekompreneblaĵo).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    belaĵo, bovaĵo, eksplodaĵo, infanaĵo, laktaĵo, porkaĵo, segaĵo, spritaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    afero
    manĝaĵo
    objekto

    Ankaŭ vidu:


    Eble rilatitaj:

    arbx, azenx, belx, bestx, bovx, donx, eksplodx, estx, folix, fruktx, infanx, laktx, plantx, porkx, ŝafx, sakx, segx, spritx, ŝux,