ŝveli

*ŝvel/i (ntr)

  1. Ricevi pli grandan volumenon: ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro! (X); la vundita membro ŝvelis de inflamo (B); la grajneto ŝvelas, krevas (Z); mia vizaĝo ŝvelis de plorado (X); vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado de muŝoj (Z); ŝvelinta rivero (Z); (f) li ŝvelis de fiero (B).
    intumeska, pufiĝi, streĉiĝi.
  1. Pligrandiĝi en ia rilato: la bruo de la kanonado ŝvelis, dum ni marŝadis; la novaj merkatoj ne kapablas engluti la ĉiam pli ŝvelantan produktadon de aŭtomaciigita industrio.
    inflacio.
  • ŝvela
    Tia, ke ĝi ŝvelas aŭ ŝvelis: ŝvelaj veloj de fregato; (f) al vi el mia koro ŝvela verŝiĝu nun ĉi kanto! (K); tro ŝvelaj paroloj.
  • ŝvel (ad)o
    Ag(ad)o de io, kio ŝvelas.
  • ŝvelaĵo
    Io ŝvelinta: aperis sur la mamo suspektinda ŝvelaĵo; nubaj ŝvelaĵoj; akvoplena ŝvelaĵo (hidropso).
    kontuzo, tubero, tumoro.
  • ŝveligi
    Fari, ke io ŝvelu: favora vento ŝveligis la velon; tiuj kantoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo (Z); la pugnofrapo tuj ŝveligis lian nazon; frite ŝveligitaj terpomoj; (f) artifike ŝveligitaj prezoj; ni ne tro ŝveligu nian vortotrezoron.
  • ŝvelforma
    Tia, ke ĝi prezentas la formon de io ŝvelinta: forma jupo (tulipjupo).
  • malŝveli
    Ricevi pli malgrandan volumenon: dank' al la kompreso la tubero malŝvelis; amo, diris usona filozofo, estas ŝvelado kaj malŝvelado.
  • malŝvela
    Tia, ke ĝi malŝvelis.
    molaca, velka.
  • frostoŝvelo
    [VIDU] Pernio.
  • brustoŝveli
    Senti aŭ montri fierecon.

    ŝveli


    Iel rilatitaj:

    altx anasarkx aŭtomobilx blovx bombastx edemx formx kukx legomx pli terpomx