ŝultro

*ŝultr/o

  1. [ANATOMIO] Parto de la korpo, kuniganta kun la torako la supron de la brakoj de homo aŭ de la antaŭaj kruroj de besto: la filino apogis sin al lia ŝultro (Z); post ŝi, etendante la kapon super ŝian ŝultron (Z); li havas larĝajn ŝultrojn (pf); elartikigi sian ŝultron; agi ŝultro ĉe ŝultro (pf: akorde kunlabori); lia ŝarĝo estu deprenita de sur liaj ŝultroj (X); anstataŭ respondo li levis la ŝultrojn (B); (f) Trompeter prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon (Z).
    skapolo.
  1. [TEKNIKOJ] Parto de objekto, kiu elstaras, kiel ŝultro de homo: ŝultro de botelo, de glacia valo, de tenono, de muro ks.
  • ŝultra
    Rilata al ŝultro (j): ŝultra banto, klapo, ornamo.
  • alŝultrigi
    Alĝustigi la kolbon de pafilo al la ŝultro, por pli firme celi.
  • surŝultrigi
    Meti sur la ŝultron: la soldatoj surŝultrigis la fusilojn.
  • traŝultre
    Baltee.

    ŝultro

    REVO: [ŝultro]
    Akselo.Anstataŭ respondi li levis la ŝultrojn.Depreni ŝarĝon de sur ies ŝultroj.Ĵeti ŝalon sur ies ŝultrojn.Skapolo.Surŝultrigi la fusilon (soldatoj).Ŝultri la respondecon.
    korpo.

    Iel rilatitaj:

    baltex brakx dekoltx korpx sakx ŝarĝx