ŝtormo

ŝtorm/o


[METEOROLOGIO] Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo: severa, freŝa ŝtormo; tropikaj, ekvinoksaj ŝtormoj; la ŝtormo alproksimiĝas al la anglaj bordoj; (f) tio estas ŝtormo en tetaso; lia deklaro levis ŝtormon da protestoj.
brizo, tempesto, uragano.
  • ŝtorma
    1. Rilata al ŝtormo: la ŝtorma centro, vojo.
    1. Prezentanta ŝtormon: ŝtorma vetero, maro; (f) ŝtorma indigno.
  • ŝtormi (ntr)
    Esti forte perturbata: la vento, maro ŝtormas; (f) la strikoj ŝtormis en la minregiono.
  • kirloŝtormo
    Ciklono.
  • neĝoŝtormo
    Neĝofalo kun forta vento.
  • sabloŝtormo
    Fortega vento levanta kaj kirlanta sablon [VIDU] ĥamsino, samumo.

    ŝtormo


    Iel rilatitaj:

    averix blizardx fulmx meteologix ventx veterx