ŝtopi

*ŝtop/i (tr)

  1. Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: ŝtopi fendon en barelo (B); ŝi metis ŝtonojn super la malvivajn korpojn kaj ŝtopis la aperturojn per musko (Z); oni penis ŝtopi la fendon en la ŝipo (Z); mi per vakso ŝtopis la orelojn de miaj kunuloj, ke ili ne aŭdu la Sirenojn; vino en ŝtopitaj boteloj; (f) ŝtopi breĉojn, manklokojn en manuskripto [VIDU] ŝtopgarnaĵo.
  1. Obstrukci, malhelpante en- aŭ el-iron: la neĝo ŝtopas la pordon de la kabano; ŝtopitaj stratoj, pontoj pro troa trafiko; (f) se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo [...] (X); tiu deziro ŝtopis la voĉon en ŝia brusto (Z).
  1. Tute plenigi: ŝtopi al si la poŝojn (Z) (per mono); ili ŝtopas la ibison per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami (Z); mi preferas (diris la cikonio) ŝtopi min per vivantaj ranoj! (Z); ŝtopi al si la stomakon; (f) dika libro, ŝtopita per statistikoj.
  1. Plenigi truon en ŝtofo (precipe trikoto), interkrucigante fadenojn aŭ farante densajn randkudrerojn ĉirkaŭ la truo ĝis plenigo: ŝtopi ŝtrumpojn.
    teksi.
  • ŝtopado
    Agado de iu, kiu ŝtopas: al kavo senfunda ŝtopado ne helpas (Z); la nilono ĉesigis la ŝtopadon de la ŝtrumpoj.
  • ŝtopaĵo
    Substanco, per kiu oni ŝtopas [VIDU] ŝtopgarnaĵo, ŝtopvorto.
  • ŝtopiĝi
    Iĝi ŝtopita: la gastubo ŝtopiĝis de la demetaĵoj; (f) ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron (X).
  • ŝtopiĝo
    [TRAFIKO] Halto de la survoja aŭ surstrata trafiko pro troa kvanto de veturiloj.
  • ŝtopiĝejo
    Loko, en kiu la trafiko, varfluado, produktoserio ks estas pli-malpli ŝtopata pro tromulteco, striko ktp.
    botelkolo.
  • ŝtopilo
    1. Peco (el korko, kaŭĉuko, metalo, vitro, plasto kc), per kiu oni ŝtopas botelon aŭ elfluilan truon.
    1. [ELEKTRO] Organo en izola tenilo ĉe la fino de ŝnurkonduktilo por fari elektran kontakton: ina, vira ŝtopilo; fakŝtopilo, tristifta ŝtopilo. SIN. ŝtopkontaktilo.
  • ŝtopilingo
    [ELEKTRO] Kava kontakta organo, en kiun oni enigas ŝtopilon, por fermi cirkviton: ina, vira ŝtopilingo.
  • *malŝtopi
    1. Tiri la ŝtopilon el botelkolo: malŝtopi flakonon.
    1. Malobstrukci: oni fine malŝtopis la elirkanalon de la lago.
  • reŝtopi
    Remeti ŝtopilon: uzinte, reŝtopu!
  • buŝoŝtopilo
    Io, kion oni perforte enmetas en ies buŝon kaj fiksas per ŝtofbendo, por malhelpi kriojn, alvokojn ks.
  • cerboŝtopi
    Trompi la publikan opinion, prezentante al ĝi la malveraĵojn sub oficiala, insista, alloga formo.
    slogano, reklamo.
  • ĵakŝtopilo
    [ELEKTRO] Unustifta ŝtopilo 2, kiun oni ŝovas en ĵakon.
  • kropŝtopi
    Perforte ŝtopi la kropon de anseroj per nutraĵo, por dilati ties hepaton, kiun oni poste uzas en kuirado.
  • pajloŝtopi
    Remburi per pajlo felon de mortinta besto, por konservi al ĝi aspekton vivantan.
  • smirgoŝtopilo
    Vitra ŝtopilo, kies konusa parto prezentas smirgan surfacon.
  • teksoŝtopi
    ŝtopi truon en ŝtofo refarante la varpon kaj la vefton per fadenoj eltiritaj el alia peco de tiu ŝtofo, tiel ke la ŝtopaĵo estas nerimarkebla.

    ŝtopi


    Iel rilatitaj:

    barx elektrx kulturx laborx murx nazx plenx pordx