ŝtipo

*ŝtip/o

  1. Mallonga, dika kaj peza peco de ligno, servanta por diversaj uzoj: ŝtipo por hakado de viandopecoj, brulligno; ekzekuta ŝtipo (sur kiu oni senkapigis la kondamnitojn); ŝtipo de ŝuisto (sur kiu li batas la ledon); ŝtipo de rajdisto (por pli facile surseliĝi); ŝtipo de amboso (sur kiu kuŝas la amboso).
  1. Dika, mallonga segita branĉo, por bruligi en aparta fajrejo: almetu ankoraŭ unu ŝtipon; vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo (X); Kristnaska ŝtipo.
    trunko, trabo.
  1. (f) Stulta homo: malsaĝa kiel ŝtipo (Z); la Reĝo ŝtipo (sendita de Zeŭso al la ranoj); ŝtipkapulo.
  • ŝtiparo
    ĉia amaso da ŝtipoj, kaj interalie:
    1. tiu, sur kiu la antikvuloj rite cindrigis la mortintojn, kiel ankoraŭ nun faras iuj orientaj gentoj;
    1. tiu, sur kiu oni brulmortigis la kondamnitojn en Mezepoko: la herezulojn oni portas sur ŝtiparon (K).
  • ŝtiparumi (tr)
    Ekzekute brulmortigi: la Inkvizicio ŝtiparumis multegajn homojn.
  • ŝtipejo
    Loko apud domo, kie oni amasigas la ŝtipojn por la vintro.
  • ŝtipeto
    Malgranda ŝtipo; ŝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson de la pordo (Z); la piedo de la glaso estis rompita kaj anstataŭigita per ligna ŝtipeto (Z).
  • brulŝtipo
    ŝtipo destinita al bruligo: ĝi estas la brulŝtipo, savita el la fajro (X).

    ŝtipo


    Iel rilatitaj:

    arbx azenx aŭtodafex bitx delikatx lignx pordx varmx