ŝrumpi

ŝrump/i (ntr) (6)


Kuntiriĝi kaj sulketiĝi de sekeco, maljuniĝo ks: la granda folio de lapo ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo (Z); ŝi sidis en formo de ŝrumpinta rano (Z); post la klimaktero mi iel ŝrumpis (U); (f) la tero ŝrumpis sub la flugmaŝino en pilkon (K); la animo senforte falis en la profundon, tute ŝrumpinta (Z).
  • ŝrumpado
    Statŝanĝo de io, kio ŝrumpas: observu la ŝrumpadon de pomo kaj vi vidos [...] ; (f) ŝrumpado de miaj enspezoj.
  • ŝrumpigi
    Fari, ke io ŝrumpu: la varmego ŝrumpigis la paperfolion.

    ŝrumpi


    Iel rilatitaj:

    formx haŭtx