ŝpato

ŝpat/o (4)

  1. [AGRIKULTURO] Ilo por kulturi grundon, konsistanta el plata kaj tranĉa klingo el fero kaj longa ligna tenilo, uzata por profunde tranĉi en la teron kaj turni pecon de ĝi.
    fosilo, hojo.
  1. [ARMEOJ] Tiu parto de la afustovosto de kanono, kiu eniĝas en la grundon kaj fikstenas ĝin.
  1. [ŜIPOJ] ĉiu el la hokegoj de ankro, kiu per trenado enprofundiĝas en la margrundon, fikstenante la ŝipon.
  • ŝpati (tr)
    Fosi per ŝpato: ŝpati bedon; ŝpati drenkanaleton.

    Iel rilatitaj:

    kulturx