ŝovi

*ŝov/i (tr)

  1. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas: ŝovi pakaĵon sur la planko (B); ŝovu la ŝrankon en tiun angulon; li ŝovis la ĉapon forte malsupren (Z); li ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian (Z); li ŝovas oran ringon sur ŝian fingron (Z); ŝovi sian manon en poton (Z); ŝovi leteron en sian poŝon (B); provi ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono (Z); ŝovu ĝin en la tirkeston!; ŝovi la piedojn (brue sur la planko).
    tiri 1, treni.
  1. Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi: kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas (Z); kien vi vin ŝovas, barbulo? (Z); ne ŝovu vin inter edzo kaj edzino!; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni kaj ŝovas nin antaŭen (Z); (analoge) ne ŝovu la nazon en fremdan vazon (Z).
  • ŝov
    Onomatopeo, esprimanta la bruon de ŝovo: aŭdiĝis la ŝov de piedoj.
  • ŝovo
    1. Ago de iu, io ŝovanta: ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon (Z); per unu sola ŝovo li delokigis la gapantojn.
    1. [KOMPUTIKO] Operacio, en kiu oni movas ĉiujn bitojn de komputila vorto dekstren aŭ maldekstren: aritmetika, logika, cikla ŝovo.
  • ŝovebla
    Tia, ke oni povas ĝin ŝovi: ŝovebla forno, septo, tegmento.
  • ŝoviĝi
    Moviĝi pro ŝovo (j): la seĝo ŝoviĝis, kaj li preskaŭ falis; la basko de la mantelo ŝoviĝis flanken (Z); robo ŝoviĝanta sur la planko.
  • ŝoviĝ (ad)o
    Translokiĝo per ŝovo(j): ŝoviĝado de limako (Z), de serpento; katastrofa ŝoviĝado de la grundo; ŝoviĝado de la pisto en la cilindro.
  • alŝovi
    Alproksimigi, ŝovante: li alŝovas la seĝon (Z); alŝovu al mi (sk. la pladon) kaj mi manĝos la ĉasaĵon (X); la lito de la malsanulino estis altŝovita pli proksimen al la fenestro (Z); (analoge) ĥlestakov (alŝovante sin) (Z).
  • deŝovi
    1. Malproksimigi, ŝovante: deŝovi seĝon (Z); (analoge) Marja A. (deŝovante sin) (Z); la pordo deŝoviĝis de la hokoj (Z).
    1. [TIPOGRAFIO] Aranĝi parton de teksto en alia distanco de la marĝeno ol la cetera teksto: deŝovi la unuan linion de alineo.
      alineo, krommarĝeno.
  • disŝovi
    Disigi, ŝovante: A. embarase disŝovas la brakojn (Z); kaj jam la kruroj sin disŝovas en sonĝo de volupt' (W); la pordokurtenoj iom disŝoviĝis (Z).
  • elŝovi
    1. Eligi, ŝovante: birdeto elŝovas la kapeton el la nesto (Z); avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino (Z); unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita (Z); kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano (X); (f) sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub siaj piedoj (Z).
    1. (f) Antaŭenmeti, ekprezenti: elŝovi demandon; kaŝu, kiom vi povos, mensogo sin elŝovos (Z) (montros); miljaroj ne povis, minuto elŝovis (Z); tiaj personoj diras malveron kaj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn (Z); elŝovebla (SIN. teleskopa) anteno.
  • enŝovi
    1. Enigi, ŝovante: enŝovi paperujon en sian poŝon; li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon (Z); kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvar cent (Z); enŝovi la kapon en kusenon (B); tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj (Z); li senbrue enŝoviĝis en la ĉambron; (f) mi havas alian opinion, sed mi ne volas enŝovi min kun mia opinio (Z); [KOMPUTIKO] eltondi kaj enŝovi tekston per la muso; [ZOOLOGIO] enŝoviĝeblaj okuloj de heliko.
    1. [BIOLOGIO] Enŝovi nukleotido (j)n en polinukleotidan ĉenon: enŝova mutacio, enŝovebla faĝo.
    1. (f) Enmeti, enkonduki: en la mezon de tiu soleno estas enŝovata granda vespermanĝo (Z); enŝovi vorton, alineon en tekston.
  • forŝovi
    1. Forigi, ŝovante: ne forŝovu la antikvajn limojn (X); la tera kovro forŝoviĝis kiel flugetanta tuko (Z); la pordokurteno forŝovetiĝis (Z).
    1. (f) Formeti: forŝovi la solvon trans la teran vivon (Z); kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas (Z).
  • kunŝovi
    1. Kunigi, ŝovante: kunŝovi la fenestrokurtenojn; kunŝovi la krurojn; ŝiaj mallarĝaj brovoj iom kunŝoviĝis (Z).
    1. [TIPOGRAFIO] En fotokompostado, alĝustigi la interspacon inter apudaj signoj depende de la kombinaĵo de tiuj signoj: pro kunŝovado VAVAVA povas bezoni malpli da spaco ol VVVAAA.
  • preterŝoviĝi
    Pasi preter: ili ne donis atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili (Z); (f) ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ sia animo (Z).
  • subŝovi
    1. Glitigi ion sub alion.
    1. (f) Kaŝe aŭ ruze enkonduki: oni volas subŝovi al la E-istoj tion, kion ili ne volas (Z).
      insinui.
  • subŝoviĝo
    1. Glito de io sub alion.
    1. Glito de terena bloko ks sub alian.
      subdukcio.
  • suprenŝovi
    Glitigi supren: li suprenŝovis al mi la veston eĉ kun la subjupo ĝis la mentono (U).
  • surŝovi
    Glitigi sur: li surŝovis la kapuĉon sur la kapon (Z); ŝi surŝovis la robon, levante la brakojn kaj movante la koksojn.
  • surŝoviĝo
    [GEOLOGIO] Glito de terena bloko ks sur alian.
  • traŝovi
    Irigi tra io, ŝovante: la loĝantoj povis traŝovi sin tra la enirejo nur rampante (Z); tra fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron (Z); (f) al la bela Sara la malnovaj historioj traŝoviĝis tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno (Z).
  • transŝovi
    1. [POLITIKO] Rekonduki al la landlimo neakceptitan enmigrinton aŭ kaŝe envenintan fremdulon.
    1. [PSIKOLOGIO] Fari transŝovon.
  • transŝovo
    [PSIKOLOGIO] Procezo, per kiu nekonsciaj afekciaĵoj fiksiĝas sur iu persono, kun kiu la subjekto rilatas kaj kiu anstataŭas ilian originan objekton.
  • transŝovado
    Ago de ŝtato, kiu transŝovas nedeziratan personon ekster siaj limoj.
  • ruĝenŝoviĝo
    [ASTRONOMIO] ŝoviĝo de la spektraj linioj en la direkto al la ruĝa parto de la spektro pro la efiko de Doplero aŭ pro forta gravito: laŭ la praeksploda teorio, pro la ekspansio de la universo, la lumo de foraj galaksioj ruĝenŝoviĝas.

    ŝovi


    Iel rilatitaj:

    abakx brakx glacix librx piedx pordx portx vagonx