ŝoso

ŝos/o


[BOTANIKO] Elkreskanta tigo aŭ branĉo unuaksa, kun folioj aŭ burĝonoj: unujara ŝoso, plurjara ŝoso; florŝoso; omleto kun asparagaj ŝosoj; supo kun bambuŝosoj.
sproso.
  • ŝoseto
    Eta, ĝenerale mallonga ŝoso, portanta pinglojn (ĉe iuj koniferoj) aŭ florojn (ĉe iuj fruktarboj).
  • ŝosi (ntr)
    Eligi ŝoson.
  • palmoŝoso
    Vd palmo.
  • sukŝoso
    ŝoso, kiu pro riĉa alfluo de sevo kreskas el nejunaj branĉoj, ofte ĉe kurbiĝoj aŭ post forta retranĉo kaj ĉi-kaze precipe ĉirkaŭ la vundoj.

    ŝoso


    Iel rilatitaj:

    adventivx arbx branĉx bulbilx burĝonx plantx