ŝoki

ŝok/i (tr)

  1. ĉagreni iun, malplaĉante al li kaj kontraŭante lian komprenmanieron pri dececo kaj konveneco: via maniero manfrapi sur la malĝustan vangon terure ŝokas min; tio ŝokas niajn kutimojn; ŝokanta gesto; lia sento pri ordeco estis ŝokita.
  1. [MEDICINO] Meti en staton de ŝoko.
  • ŝoko
    1. Tre ĝena impreso de nekonveneco: vi ne povas klarigi la freŭdan teorion, ne vekante ian ŝokon ĉe via aŭdantaro.
    1. [MEDICINO] Subita trafiĝo de la nerva sistemo, karakterizata de stuporo kaj kardiovaskula kolapso: ŝoko finiĝas per morto aŭ per rapida resaniĝo; anafilakta, traŭmata, operacia ŝoko.
    1. [FIZIKO] Forta kaj subita ekstera influo: ŝokondo.
  • ŝoka
    Tia, ke ĝi ŝokas: la arto de multaj reĝisoroj estas fari sian filmon sufiĉe ŝoka, por altiri la publikon, kaj ne sufiĉe, por inciti la cenzuron.
  • elektroŝoko
    [MEDICINO] Konvulsia krizo, estigata de kurento de 60 ĝis 90 voltoj, pasanta dum 1-2 decisekundoj tra la kranio: elektroŝoko estas uzata en la traktado de iaj mensaj afekcioj, kiel skizofrenio aŭ deprimaj, melankoliaj kaj konfuzaj statoj.

    Iel rilatitaj:

    abomenx anafilaksix atakx decx