ŝiri

*ŝir/i (tr)

  1. Perforte apartigi partojn de objekto per tirado: ŝiri paperon (B); spesmilo superflua poŝon ne ŝiras (Z); ŝiri fadenon(B); kvietaj akvoj ŝiras la bordon (B); ŝiri fiŝon, por pretigi ĝin al kuirado; (f) ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos (Z); ni ŝiris ĉiujn rilatojn kun li [VIDU] ŝirpeco.
  1. Perforte aŭ pene deigi, depreni, detiri: ŝiri putrintan denton; ŝiri al iu la harojn, la okulojn; de unu bovo oni du felojn ne ŝiras (Z); ŝiri branĉon de arbo; ŝiri revolveron el ies mano; el mia buŝ' la panon ili ŝiras; li ne povis ŝiri sin el ŝiaj brakoj; neatendita morto ŝiris lin el nia rondo; ŝiri iun el la dormo.
  1. Rompi la tigon de floro, por ĝin kolekti: ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos (Z) (pf).
    derompi.
  1. (f) Kaŭzi akran doloron: tiu kataplasmo min ŝiras; (f) ŝi eligis ŝirantan krion.
  • ŝir (ad)o
    1. Ag(ad)o de iu, kiu ŝiras: mi ne povas elporti tian ŝiradon de ŝtofo.
    1. Suprenlevo de haltero farata per unusola muskolstreĉo.
  • ŝir (aĵ)o
    Tiu parto de io, kiu estis ŝirita: fliki la ŝirojn de pantalono.
  • ŝireto
    Malgranda ŝiro en ŝtofo ks.
  • ŝiriĝi
    Iĝi ŝirita: muslino facile ŝiriĝas; (f) ŝiriĝis lia pensfadeno.
  • deŝiri
    Forpreni ŝirante:
    1. alie, ili reciproke deŝirus al si la vestojn (Z); ŝipo, al kiu la ventego deŝiris la ŝnurojn kaj velojn (B);
    1. se ĉiu el vi lasus deŝiri al si per pinĉilo unu pecon da karno post alia (Z); de unu bovo oni du felojn ne deŝiras (Z); (f) hilelismo estas dogmaro, kiu, ne deŝirante la homon de lia gepatra religio [...] (Z); de tiu grandioza spektaklo mi ne povis deŝiri miajn okulojn; vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto (X);
    1. ŝi subakviĝos, por deŝiri la floron (Z); (f) deŝiri por si la florojn de la plezuro (Z).
  • *disŝiri
    ŝiri en plurajn pecojn: David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin (X); ili disŝiris ŝian plumveston en malgrandajn pecojn (Z); ŝia membrano defalis kiel disŝirita ganto (Z); sovaĝa besto disŝiris Jozefon (Z); ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon (X); la dornoj disŝiris ŝian jupon.
  • disŝiriĝi
    Iĝi disa pro ŝirado: ili estis tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da mono (Z); se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas (Z); la maniko disŝiriĝis (Z); (f) la fadeno de rememoroj disŝiriĝis (Z); ŝia koro disŝiriĝis (Z).
  • elŝiri
    Eligi, ŝirante: li faris preparojn por elŝiri vangdenton al malriĉa vilaĝano (Z); ŝi elŝiris al muŝoj la flugilojn (Z); ni ĉiuj elŝirus al ni la harojn super via ĉerko (Z); li elŝiris el ŝia mano la arĝentan pelvon (Z); bulbo elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon (Z); (f) Mi elŝiros ilin el ilia lando (X); al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro (Z); el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo (Z); subita bruego elŝiris lin el liaj meditoj (B); elŝiri iun el la dormo (Z).
  • elŝiriĝi
    Iĝi elŝirita: la arbo elŝiriĝis kune kun la radikoj (Z); terura krio elŝiriĝas el mil brustoj (B).
  • forŝiri
    Perforte kaj abrupte depreni (plejofte metafore): forŝiru vin, se vi povas! (Z); oni forŝiris homojn de ilia laboro (B); la Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael (X); la Romanoj forŝiris de la Kartaganoj la komercon de Mediteraneo.
  • korŝiri
    Tre forte aflikti: vi devis vidi la korŝirantan vizaĝon (Z).
  • radŝiri
    Radumi: ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! (Z).


    Deŝiri por si la floron de la plezuro. Eva deŝiris la frukton de sciado. Ripari ŝiritan veston. Skrap-, ŝir-, mord-, ung-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo. Spektaklo korŝira. ŝiri, trabori. Tio premas, fendas, ŝiras, traboras la koron. Vundoj : tranĉvundo, skrap-, ŝir-, mord-, ungo-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo.
    amoro. difekti. koro. kudri. malfeliĉa. malsana. tranĉi.

    Iel rilatitaj:

    akrx amorx difektx kalendarx korx kudrx malfeliĉx malsanx skrapx streĉx tranĉx ventx vundx