ŝimo

ŝim/o


[BOTANIKO] Mikroskopa fungo aŭ oomikoto, havanta bone rimarkeblan micelion aŭ sporaron.
  • blua ŝimo
    (kn) Blua sp. de penicilo, kreskanta ekz. sur pomo (Penicillium expansum) kaj citrono (P. italicum).
  • griza ŝimo
    Botrito.
  • verda ŝimo
    Verda sp. de penicilo (P. digitatum), kreskanta sur pomo.
  • ŝima
    Prezentanta ŝimon: ŝimaj fromaĝokrustoj.
    ranca, mucida.
  • *ŝimi (ntr)
    1. Iĝi kovrita de ŝimo: forgesitaj panpecoj ŝimis en la ŝranko; ne venditaj libroj, kiuj ŝimas sur la bretoj.
    1. (f) Resti longe forlasita kaj senutila: li ŝimis en senaktiveco kaj enuo.
  • ŝimaĵo
    La tavolo de ŝimo (j), kiu kovras la supraĵon de ŝimanta pano, frukto, fromaĝo ks.
  • ŝimigi
    Fari, ke io ŝimu: ŝimigi fromaĝon en speciala kelo.
  • antiŝimaĵo, kontraŭŝimaĵo
    Substanco aŭ rimedo, por eviti ŝimaĵon.
    fungicido.
  • akvoŝimoj
    [BOTANIKO] Oomikotoj.
  • foliŝimo
    [BOTANIKO] (kn) Plantpatogena ŝimo, precipe apartenanta al la g-oj peronosporo, plasmoparo aŭ fitoftoro (el oomikotoj), ekz. terpomŝimo (Ph
    tophthora infestans), tabakŝimo aŭ foliŝimo de tabako (Peronospora hyosciami, SIN. P. tabacina), folio de vinberujo (Plasmopara viticola).
    melduo, ojdio.
  • panŝimo
    Komunuza nomo de diversaj ŝimoj, kreskantaj sur pano:
    1. Chrysonilia sitophila;
    1. diversaspeciaj mukoraloj.
  • penikŝimo
    Penicilo.
    blua ŝimo.
  • plastŝimo
    (kn) ŝimo, kreskanta sur plasto: bruna plastŝimo (Papulospora byssina), blanka plastŝimo (Scopulariopsis fimicola).
  • verticilŝimo
    Verticilio.
  • vitŝimo
    Funga malsano de la vitfolioj.

    ŝimo


    Iel rilatitaj:

    botritx florx