ŝerci

*ŝerc/i (ntr)

  1. Diri aŭ fari ion, celante amuzi kaj ridigi kaj ne kun serioza intenco: (ĥ. kisas ĝin sur la ŝultro) [...] Marja A.: Ne, tio ĉi estas jam tro [...] . ĥ.: [...] Mi nur simple ŝercis: Marja, ne koleru! (Z); oni vidas ja, ke vi amas ŝerci, sinjoro; mi ne ŝercas, mi volas lin mortigi; homo, kiu trompas sian proksimulon kaj diras: Mi ja ŝercas (X).
    petoli, spriti.
  1. Provi ridigi pri iu aŭ io, gaje moki: la pli junaj virinoj ŝercas pri la pli maljunaj (Z); malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj (X); li ne lasas ŝerci pri si.
  • ŝerco
    Tio, kio estas dirita aŭ farita por ridigi: senkulpa ŝerco (Z); tio estas tute sensprita ŝerco; ili montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝercon (Z); ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco (Z); miksi ŝercon kun seriozaĵo (Z); li komprenas la ŝercojn; diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas (Z); la ŝerco iras jam tro malproksimen; (f) ne estas ŝerco perdi mil rublojn!
  • ŝerca
    Entenanta ŝercon: ŝerca vorto (B); liaj ŝercaj komplimentoj!; li ŝerce pinĉadis la buklojn de sia barbo (Z); liaj ŝerce profundaj salutoj (Z); ŝerce dirite, cele pensite (Z).
  • ŝercema
    Inklini al ŝercoj: li estas granda ŝercemulo.
  • senŝerce
    Tute serioze.

    ŝerci


    Distriĝi per ies ŝercoj.Esti en ŝercema humoro.Fari ŝercojn.La ŝerco maltrafis, retrotrafis.Li ne komprenas ŝercon.Longaj konversacioj spicitaj bonhumoro kaj ŝercoj.Ne havi emon ŝerci.Nur la senutileco de la unua diluvo, diris Renano, malhelpas Dion sendial ni duan.Spriti.Sufiĉe da ŝerco.Ŝerce dirite.ŝerco peza, triviala, maldelikata, malkonvena, pikanta, ofenda,senkulpa, sensala, sengusta, sensprita.Tio ne estas ŝerco.Troigi la ŝercon.
    karaktero koleri

    Iel rilatitaj:

    Aprilx arlekenx blagx bufonx dirx feliĉx gajx karakterx kolerx komprenx kondutx suferx verx ĝentilx