ŝelo

*ŝel/o

  1. [BOTANIKO] Ekstera tavolo de la trunko, branĉoj kaj radikoj de arboj kaj arbustoj: la betulo staris kun blanka ŝelo (Z); ĝi prigratis lian nomon en la ŝelon de la tilio.
    basto, kortiko.
  1. [BOTANIKO] Ekstera tavolo aŭ membrano de frukto aŭ de semo: nuksa ŝelo (Z); (f) ŝi ekfloris kiel plej belega junulino, sed la bela ŝelo kaŝis en si maldolĉan kernon (Z).
    guŝo, haŭto, perikarpo.
  1. [ZOOLOGIO] Ekstera kalkeca krusteto, entenanta ovon: li ĵus elrampis el la ova ŝelo (Z) (estas juna kaj sensperta [VIDU] lakto).
  1. (vs) ĉio, kio kovras simile al ŝelo de frukto aŭ ovo: malplena ŝelo de mudinta cikado; la muso trovis ŝelon de fromaĝo (Z); lepro kovris mian tutan korpon per abomeninda ŝelo (Z); la ŝelo de la tero (Z); [FIZIKO] elektrona ŝelo (la sinsekvaj grupoj de elektronoj, kiuj ĉirkaŭas la kernon); ŝelmodelo de nukleo.
    krusto, tavolo.
  1. [ŜIPOJ] [AVIADO] La tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere: la ŝelo de ŝipo estas konstruata sur framo el reloj, sur kiuj estas fiksitaj tabuloj aŭ lamenoj.
    kareno, kilo.
  • ŝela
    Rilata al la ŝelo: ŝelaj tavoloj, poroj.
  • ŝelaĵo
    [ARKITEKTURO] ŝelsimila tegaĵo el tabuloj ks: ŝelaĵo de betona muro.
  • ŝelaĵi
    Munti ŝelaĵon.
  • ŝelaĵisto
    [ARKITEKTURO] Laboristo, kiu muntas ŝelaĵojn por betono dum konstruado.
  • ŝeleto
    Maldika, delikata kovraĵo: ŝeletoj de bulbo (= tunikoj 5); (analoge) la ŝeleto (SIN. haŭteto) de lakto (formiĝanta supraĵe de boligita lakto).
  • elŝeligi
    1. Eltiri el la ŝelo: elŝeligi pizojn, helikojn.
    1. (f) Eltrovi kaj klare aperigi: el la reciproke kontraŭdiraj raportoj estas malfacile elŝeligi la veron.
  • elŝeliĝi
    Eliĝi el la ŝelo: la juna kokido pene elŝeliĝis.
  • elŝelaĵi
    Forpreni ŝelaĵon post solidiĝo de la entenata betono.
  • enŝele
    Interne de la ŝelo: enŝele kuiritaj ovoj, terpomoj.
  • *senŝeligi
    1. Senigi je la ŝelo: senŝeligi abion; senŝeligi terpomojn, pirojn, nuksojn.
    1. = elŝeligi.
  • senŝeligilo
    Speco de tranĉilo por senŝeligi fruktojn kaj legomojn.
  • senŝeliĝi
    Perdi sian ŝelon: la grandaj platanoj senŝeliĝis.
    haŭtŝanĝo.
  • surŝela
    Sur ŝelo: [BOTANIKO] surŝela musko (kreskanta sur ŝelo 1).
  • semŝelo
    Vd semo.
  • testudŝelo
    1. [ZOOLOGIO] Kiraso de testudo.
    1. Substanco, konsistiganta la ŝelon de martestudoj, kaj utiligata i.a. por inkrustaĵoj: kombilo el testudŝelo.

    ŝelo


    Iel rilatitaj:

    angosturx arbx bananx branx haŭtx kuirx legomx lignx ostx ovx plantx terpomx