ŝanco

ŝanc/o (1)


Ebleco, probableco de sukceso: diversaj lingvoj havas (por iĝi internacia) pli-malpli egalajn ŝancojn (Z); havi plej multe da ŝancoj por esti elektita (Z); li havas nenian ŝancon esti akceptita (B); niaj ŝancoj kreskis, malkreskis; scipovi uzi siajn ŝancojn; nemultaj estas la ŝancoj, ke li alvenos ĉi-vespere; doni al iu lian ŝancon montri siajn kapablojn; la militŝancoj.
RIM. Ne konfuzu kun 'fortuno'.
  • ŝanca
    Tia, ke ĝi havas nur ŝancon, ne certecon okazi: tio estis ŝanca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li estas en nia urbo; ŝanca prognozo.
  • senŝanca
    Tia, ke ĝi havas nenian ŝancon okazi aŭ sukcesi: senŝanca provo, rimedo.

    ŝanco


    bonŝanco.Egaligi la ŝancojn inter la ludantoj.feliĉo.gajni : ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aŭbonŝanca en konkurso (kaj do gajni premion).Havi nenian ŝancon esti elektita.Havi plej multe da ŝancoj esti elektita.hazardo.La ŝancoj kreskis, malkreskis.malbonŝanco.Ne havi bonan ŝancon.sorto.sukceso.ŝanco : ebleco de sukceso; ebleco, ke okazos.tabulo.Tio estis ŝanca renkonto ; mi eĉ ne sciis, ke li estas en mia urbo.
    bona. feliĉa. gajni. hazardo. ludi. malfeliĉa.

    Iel rilatitaj:

    bonx eventx feliĉx gajnx hazardx konkursx ludx malfeliĉx okazx sortx