ŝanceli

*ŝancel/i (tr)

  1. Forte puŝi tien kaj reen iun aŭ ion starantan, tiel ke tiu aŭ tio povas renversiĝi kaj fali, aŭ almenaŭ ne plu firme staras: la tempesto ŝancelis la maljunan kverkon; mi glitis, falis sur mian najbaron kaj ŝancelis la tutan vicon da atendantoj; la turo estis ŝancelata de tiu senĉesa bombardado.
    balanci, svingi, skui, tremigi.
  1. (f) Malfortikigi, malfirmigi: viaj diboĉoj ŝancelis vian tronon; tiuj okazoj ŝancelis la aŭtoritaton de la faraono (B); ili estis forte ŝancelitaj en sia kredo pri la ĉiama progreso de l' homaro.
  • ŝancelo
    Ago de iu, io ŝancelanta: de la ŝancelo fendoj aperis en la muro.
  • ŝanceliĝi
    1. Moviĝi tien kaj returnen kaj esti minacata de la danĝero fali: dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko (B); ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkado (X); ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren (X); (analoge) ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo (X); marĉejo, ĉirkaŭita de ŝanceliĝanta marĉa tero (Z); ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas (X); (f) lia sano ekŝanceliĝas (Z).
      sinki.
    1. Heziti: ĉu vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi? (Z); mi longe ŝanceliĝadis antaŭ ol elpagi kun 'aproboj' (Z).
  • ŝanceliĝ (ad)o
    Stato de io, kiu estas ŝanceliĝanta: la ŝipo glitis facile kaj sen granda ŝanceliĝado sur la klara maro (Z); (f) ĝi metus finon al ŝanceliĝado, dubo, disputoj (Z).
  • ŝanceliĝema
    Tia, ke ĝi ĉiam ŝanceliĝas: ŝanceliĝema kano, domaĉo; (f) ŝanceliĝema politikisto.
  • neŝancelebla
    Tia, ke oni ne povas tiun ŝanceli: neŝancelebla regno, decido, stoikulo.

    ŝanceli

    Esprimoj:

    la tempesto ŝancelis la maljunan kverkon
    mi glitis, falis sur mian najbaron k ŝancelis la tutan vicon da atendantoj
    la turo estis ŝancelata de tiu senĉesa bombardado.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    neŝancelebla, ŝanceliĝ(ad)o, ŝanceliĝema, ŝanceliĝi, ŝancelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras
    Mal fortikigi, malfirmigi, en danĝerigi ion
    hezitigi iun
    balanci

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    balancx danĝerx falx firmx fortikx hezitx kapx puŝx renversx