ŝalti

ŝalt/i (tr)


[ELEKTRO] Fermi elektran cirkviton per speciala aparato, tiel ke kurento komencas traflui: ŝalti la lumon, la ekbrulon de motoro; ŝalti lampon, radioricevilon.
komuti, konekti.
  • ŝalto
    Ago de iu, kiu ŝaltas: ĉe ŝalto atentu, ke viaj fingroj ne estu malsekaj.
  • ŝaltejo
    Loko, kie troviĝas ŝaltiloj kaj kie oni efektivigas ŝaltojn.
  • ŝaltilo
    Aparato, provizita per prem- aŭ baskul-butono kaj servanta jen por ŝalti jen por elŝalti elektran kurenton: la ŝaltilo de startilo; ŝtuparŝaltilo; trifaza ŝaltilo; krepuska ŝaltilo (ŝaltilo, kiu ŝaltas aŭ elŝaltas, kiam lumintenso transiras certan valoron); tempumŝaltilo (ŝaltilo, kiu ŝaltas aŭ elŝaltas post difinita tempo).
    ŝtopilo, klemo [VIDU] ŝaltoŝlosilo, ŝaltoseruro.
  • ŝaltotabulo, ŝaltopanelo
    Tabulo aŭ panelo, sur kiu troviĝas la diversaj ŝaltiloj de domo, maŝino k.a.
  • elŝalti, malŝalti
    Malfermi elektran cirkviton, tiel ke kurento ne povas trapasi: elŝalti la lumon, la ekbrulon de motoro, la radioricevilon; ne elŝaltu, ni tuj dissendos la daŭrigon de la programo!
  • enŝalti
    1. Konekti.
    1. (fm) Rapide sin ekdediĉi al nova ago: la tuta familio enŝaltas novan lingvon.
  • memmalŝalto
    Aŭtomata malŝalto de iu mekanismo.
  • memŝaltilo
    Aŭtomata ŝaltilo, funkcianta per si mem sub certaj kondiĉoj.

    ŝaltx


    Iel rilatitaj:

    butonx elektrx tabulx