ŝakto

ŝakt/o (Z)

  1. Vertikala truo, ĝenerale profunda, kiun oni boras en tero por ekspluati minaĵon, karbon, nafton, salon ks.
    galerio, puto [VIDU] argano, drilego.
  1. [ARKITEKTURO] Spaco, en formo de vertikala truo, aranĝita en konstruaĵo por ricevi ŝtuparon aŭ lifton [VIDU] skafaldo.
  • aerŝakto
    Tia vertikala truo, lasita en la konstruo de ŝipo aŭ de mino, por ventoli la profundaĵon.
  • rubŝakto
    Vertikala truo, kun aperturo sur ĉiu etaĝo de domo, tra kiu oni ĵetas la rubaĵojn kaj balaaĵojn, kiuj tiele falas en kestojn, troviĝantajn en la kelo.

    Iel rilatitaj:

    aerx aperturx arganx putx ŝtupx