ĵuri

*ĵur/i (tr)

  1. Preni Dion aŭ ion sanktan kiel atestanton: tiu, kiu malvere ĵuras per mia nomo (X); mi ĵuras per mi, diras la Eternulo (X); antaŭ mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango (X); mi ĵuras per mia animo! (Z); ĵuri per la barbo de la Profeto (Z), per la nomo de l' patrino (B); ĵuri grandan ĵuron (Z); ĵurintaj juĝantoj (Z) (ĵurianoj).
  1. Atestante iun aŭ ion sanktan, promesi ion: ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! (Z); ili ne vidos la landon, pri kiu mi ĵuris al iliaj patroj (X); ĵuru pri tio ĉi sur mia glavo! (Z).
  1. Atestante iun aŭ ion sanktan, devontigi sin al ia ago: ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele (X); ni ĵuris labori, ni ĵuris batali por reunigi l' homaron (Z).
  1. Solene aserti, ke io estas vera: li ĵuras al ĉiuj kaj al si mem, ke li estas morte enamiĝinta (Z); pri nenio oni povas ĵuri (Z).
  • ĵuro
    Atesto aŭ promeso, pri kiu oni ĵuras: ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro (N); falsa ĵuro (Z); kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo? (X); mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron (Z); se la sango bolas, tiam lango la ĵurojn ne avaras (Z); ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto (Z); nuligi ĵuron (Z); rompi sian ĵuron (Z); tiele vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro, kiun vi faris al mi publike? (Z).
  • ĵura
    1. Konfirmita per ĵuro; ĵura interkonsento (X); ĵura promeso.
    1. Promesinta per ĵuro, ke li agos juste: ĵura advokato (Z), alsidanto (Z) ( [VIDU] ĵurio), funkciulo, policisto.
  • ĵurado
    Ago, per kiu oni ĵuras pri io: atesti la ĵuradon de la novaj advokatoj.
  • ĵuradi
    Ripete ĵuri: li ĵuradis per la ĉielo kaj la tero, ke li min amos ĝis la tombo (Z).
  • ĵuriĝi
    Fari, ke iu ĵuru: kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵuriĝis nin? (X).
    ĵurligi.
  • ĵurinto
    1. Persono, kiu faris solenan ĵurpromeson, ekz. en ordeno, en monaheĵo ks.
    1. ĵuriano.
  • forĵuri
    Solene deklari, ke oni forlasas: forĵuri sian kredon.
  • jeĵuri (Z)
    1. Kunĵuri.
    1. ĵurpeti.
  • kunĵuri
    Kunligi per komuna ĵuro, ordinare por detrui ion, forigi iun: pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj (X).
  • priĵuri
    ĵuri, ke oni dediĉos iun, ion al Dio: priĵurita kampo (X).
    voti.

    ĵuri


    Iel rilatitaj:

    abĵurx asertx edzx opinix promesx