ĵaluza

*ĵaluz/a

  1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas: ĵaluza pri sia famo (Z), sia situacio, siaj rajtoj; nia Dio estas ĵaluza Dio (Z); (f) ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon.
  1. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono: kial venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino? (Z); ĵaluza kiel tigro, kiel Otelo (B).
  • ĵaluzo
    Sento de iu, kiu estas ĵaluza: amo kaj ĵaluzo estas gefratoj (Z); furiozas la ĵaluzo de la edzo kaj li ne indulgas (X); la ĵaluzo estas nefleksebla kiel ŝeol (X).
  • ĵaluzi
    Konduti ĵaluze 2: ĵaluzi pri io kontraŭ iu; kaj vin ĵaluzi la monstro plie havas la aŭdacon! (W).
    envii.
  • ĵaluzulo
    Homo ĵaluza: la edzo estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino! (Z).

    ĵaluzx


    Iel rilatitaj:

    amx edzx