ĥoro

*ĥor/o

  1. [SPEKTAKLO] En helenaj (k iufoje modernaj) teatraĵoj, aro da dancantaj kaj kantantaj roluloj, kiuj prezentas la publikan opinion: la ĥoro de Antigono; vi prenis sur vin la rolon de la antikva ĥoro (Z).
  1. [SPEKTAKLO] ĉiu el la dancoj aŭ kantoj, faritaj de tiuj roluloj: la tria ĥoro de Edipo-Reĝo.
  1. [MUZIKO] Aro da personoj, unisone aŭ plurvoĉe kantantaj: vira, virina, gea, infana ĥoro; (f) plena ĥoro da pepantaj birdoj.
  1. [MUZIKO] Muzikaĵo kantata de tiaj personoj.
  1. (f) Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj (Z).
  • ĥora
    Rilata al ĥoro: ĥora kantado; ĥoraj popolaj societoj.
  • ĥore
    Kiel ĥoro: ĥore bruu niaj kantoj por la karaj! (Z).
  • ĥoraĵo
    ĥoro 2 kaj 4.
  • ĥorano
    Ano de ĥoro 1
  • ĥorejo
    Loko en la kristanaj preĝejoj, kie kantas ordinare la kulta ĥoro.
    absido. [VIDU] ĥorknabo, ĥorniĉo.
  • ĥorestro
    Tiu, kiu gvidas ĥoron 1 (korifeo) aŭ 3 (ekz. kapelestro).
  • ĥoristo
    Ano de ĥoro 3.

    Iel rilatitaj:

    absidx antistrofx domx preĝx seĝx teatrx voĉx