ĥolero

*ĥoler/o

[MEDICINO] Kontaĝa epidemia malsano, endemia en Hindio, kaŭzata de koma vibrio (Vibrio cholerae), kaj karakterizata de tre oftaj fekoj, vomoj, intensa soifo, rapida malgrasiĝo, doloraj kramfoj en la membroj, profunda malvigliĝo; ofte finiĝanta per morto.
  • somera ĥolero, sporada ĥolero.
    Sporada malsano, trovebla ankaŭ en Eŭropo cirkaŭ la somerfino; simila al ĥolero, ĝi tamen ne estas transdonebla, kaj la koma vibrio ne troviĝas en la fekoj.
  • ĥolera
    Rilata al ĥolero.
  • ĥolereto
    Diareo ofte observata dum la epidemioj de ĥolero; unua periodo de la ĥolero, aŭ milda formo de ĝi.
  • ĥolerulo
    Malsanulo trafita de ĥolero.
  • ĥolerforma
    Simila al la koncerna fazo de ĥolero: ĥoleroforma diareo, enterito.

    Iel rilatitaj: