ĝoji

*ĝoj/i (ntr)

Senti en la koro vivan plezuron, ordinare pro la posedo de reala aŭ imagata bono: ĝoju, mia reĝino! (Z); ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu (Z); pro homo fiera ĝojas infero (Z); mi tre ĝojas pri via feliĉo (Z), pro mia sukceso (B); naskinto de saĝulo ĝojos pro li (X); mi ĝojas, ke vi restas (Z); ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per [...] (Z); mi ĝojas, ke la Amerikanoj konsentis prokrasti sian kongreson (Z).
ĝui, plezuri.
  • ĝoja
    Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĝojon: ĝoja koro (X), vizaĝo (X), rideto (Z), krio, lumo (X), festo; la ĝojaj ridantaj okuletoj (Z); ĝoja sciigo (Z), ĝojan feston!; ĝoja pri, de io; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj (Z); la montoj kantu ĝoje! (X).
    gaja. [VIDU] hura.
  • ĝojo
    1. Sento de ĝojanto: alte eksalti de ĝojo (Z); la ĉielo de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo; ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? (Z); fluas senmezura ĝojo al mia koro (Z); Ostwald dufoje esprimis sian ĝojon (Z); li pro ĝojo frotis al si la manojn (Z); amiko en ĝojo kaj ploro (Z); laŭte ŝi ekploris pro ĝojo (Z); vivi en ĝojo kaj plezuroj (Z); fari (Z), kaŭzi ĝojon al iu; mia koro malfermiĝis por la granda ĝojo, ke mi nun povas vin kisi (Z); vi ĝisvivos la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto (Z).
    1. Objekto, kaŭzo de ĝojo: saĝa filo estas ĝojo por sia patro (X); malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo (X). [VIDU] espero, fiero, gloro.
  • ĝojegi
    Jubili.
  • ĝojego
    Sento pri ekstrema ĝojo.
  • ĝojigi
    Fari iun ĝoja: laboro lacigas, sed akiro ĝojigas (Z); saĝa filoj ĝojigas la patron (X); mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron (X); tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas; per tio ĝojigita, li asignis al li salajron (Z); la floro ĝojigadis la okulon (Z).
  • ĝojiga
    Tia, ke oni pro ĝi ĝojas.
  • ekĝoji
    Komenci ĝoji: kiam li aŭdis la vortojn de S. , li tre ekĝojis (Z).
  • malĝoji
    Senti vivan malagrablan senton en la koro, pro ia malfeliĉo: ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo (Z); malĝoji post la morto de amiko (B); besto senprudenta malĝojus ja pli longe! (Z).
    afliktiĝi.
  • malĝoja
    1. Sentanta aŭ montranta malĝojon: morte malĝoja (Z); la anasido estis malĝoja, ke ĝi aspektas tiel malbele (Z)
    1. Kaŭzanta malĝojon: la plej malĝoja punkto por mi estas tio, ke vi rifuzas esti prezidanto (Z); akiri la malĝojan gloron de subfosanto (Z).
  • malĝojo
    1. Sento de malĝojanto: malĝojo pri la mortinta patro (Z); koro scias sian propran malĝojon kaj en ĝia malĝojo ne partoprenas fremdulo (Z); malĝoj' kaŝita kovras mistere vian koron (Z); la rozo forvelkis de malĝojo (Z); ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon (Z); nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne (Z).
    1. Objekto, kaŭzo de malĝojo: filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino (X).
  • malĝojigi
    Fari iun malĝoja: enviemulo malĝojigas sian domon (X); lia frenezo, kiu ĉiujn nin sincere malĝojigis (Z).
    aflikti, ĉagreni, deprimi, malesperigi.
  • senĝoja
    Sentanta nenian ĝojon.
    morna.
  • vivĝojo
    ĝojo, kiun havigas la simpla sento de vivado.

    ĝoji


    Esprimoj

    Amasigi sur sin ĝojojn kaj honorojn.
    Amiko en malgajaj tago, en ĝojo kaj en ploro.
    Forĵetu la malĝojon.
    La ĝojaj ridetantaj okuloj.
    Larmoj de ĝojo.
    Pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekĝojo,malĝojo,malĝoji,malĝojigi,malĝoje,senĝojo,vivĝojo,ĝojo,ĝojego,ĝojegi,ĝojfajro,ĝoj,ĝojiga,ĝojkrio,ĝoje

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    bono
    festo
    gaja
    hura
    lumo
    plezuro
    ridi

    Ankaŭ vidu:

    amiko, espero, feliĉa, fiero, gaja, gloro, humoro, morna, plezuro, ridi

    Iel rilatitaj:

    admirx amikx bonx esperx feliĉx festx fierx gajx glorx honorx humorx hurx korx lumx mornx nubx plezurx ridx