ĝis

*ĝis


I- Prepozicio , montranta la punkton, kiun la ago atingas, sed ne trans- aŭ preter-pasas
1 en la spaco: li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo (Z); niaj fratoj akompanis ilin ĝis ilia domo (Z); kun vi mi volonte iros ĝis la fino de la mondo (Z); la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio (Z); kliniĝi antaŭ (iu) ĝis la tero (X); la ombro sin eltiris sur la tuta muro ĝis la plafono (Z); la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni (Z); estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo (Z); armita de la kapo ĝis la piedoj (Z); de Parizo ĝis Londono; (f) li parolis pri la arboj, de la cedro ĝis la hisopo (X); (same kun adv-oj) ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu; ĝis kie?
  1. en la tempo: li laboradis ĝis profunda nokto; fidanta al vorto atendas ĝis morto (Z); neĝo kuŝas nur ĝis printempo (Z); formeti ĝis la grekaj kalendoj (Z); ĝis la revido (mi memoros vin)!; ŝi ploradas de mateno ĝis vespero; tiu ĉi ideo akompanis E-on de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo (Z); (same kun adv-oj) (f) de parolo ĝis faro estas tre malproksime (Z); ĝis nun; ĝis tiam; mi restos ĝis morgaŭ; (same en kombino kun cirkonstanca komplemento) antaŭ kelkaj jaroj; mi ripozos ĝis post Pasko.

RIM. 1 Aparta okazo estas la esprimo de la limtempo: ĝi devas esti preta ĝis sabato (Z); mi penos, ke la tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo (Z); mi sendos la artikolon ĝis dimanĉo.
antaŭ 1, 3, por 1, 8.
RIM 2 ĉi tie apartenas la uzo de 'ĝis' antaŭ la demanda adverbo 'kiam': ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? (X); ĝis kiam vi juĝos maljuste? (X); ĝis kiam vi tute forgesos pri mi? (X); mi bedaŭrinde ne scias, ĝis kiam mi ankoraŭ min okupos pri tiuj aferoj; skribu al mi, ĝis kiam li restos ĉe vi.
kiel longe.
  1. en la esprimo de mezuro, grado, stato: unuj E-istoj aprobas la internan ideon nur ĝis certa grado, dum aliaj aprobas ĝin ĝis la plej alta grado; senvestigu ŝin ĝis nudeco (Z); mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon (Z); ĝis plena perdo de la prudento (Z); detruita ĝis la fundo de l' fundamento (Z); de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo (Z); sidi en laboroj super la oreloj (Z).

RIM. 3 ĉi tie apartenas la esprimo de proksimuma taksado per nombroj : la kolonoj havis 4-5 etaĝojn da alto (B); ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn (Z); li povis kuŝi ok ĝis naŭ jarojn (Z).
  • ĝisi
    (fm) Diri ĝis (la revido)! al iu: ili ĝisis kaj kisis.
  • II- Subjunkcio, signifanta la finon de daŭra ago per la montro de alia momenta ago (ĝis la momento, en kiu...): longe ĉerpas la kruĉo, ĝis fine ĝi rompiĝas (Z); ĝi flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj (Z); ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita (Z); mi ne diras ankoraŭ mian opinion, ĝis mi ricevos sufiĉan nombron da motivitaj opinioj (Z); ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita (Z); tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ (X); ili ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori (X); oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus (Z).
  • RIM. 4 Oni ne uzu 'ĝis' kun negacio en la senco tiel longe, kiel.... Oni diru kun (Z): mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj miaj okuloj ekvidis (X); sed ne kun Kabe: mi ne kredos al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn (B) (dum vi ne donos..., tiel longe, kiel vi ne donos...). Same: ni ne foriros, ĝis oni nin elĵetos aŭ ni ne foriros, dum oni nin ne elĵetos (sed ne: ĝis oni nin ne elĵetos!).
    RIM. 5 Uzi 'ĝis kiam' anst. la subjunkcia ĝis estas pleonasmo.
  • III- Pref. , uzata kun la senco de la prepozicio: vi trinkos ĝisebrie (X); ĝisiri (
    atingi), ĝisnuna (antaŭa, de la plej malnova ĝis la nuna); fine mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj (Z); ĝisosta fundamentisto; ĝisrande plena taso; ĝisvivi (atingi vivante); la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton (Z).

    PMEG: [ĝis]




    Iel rilatitaj:

    atendx ke pozicix preter ĉirkaŭ