ĝeni

*ĝen/i (tr)

  1. Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn: ĉu la pakaĵo ne tro ĝenos vin?; foriru, vi ĝenas la trafikon; ĉi tiu vesto ĝenas min, ĝi estas tro strikta.
    bari, embarasi, obstrukci.
  1. Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo: esperante, ke mi ne multe ĝenos vin, mi akceptas vian inviton (Z); ĉu tio ĝenus vin, skribi al mi morgaŭ pri la decidoj?; ŝia senĉesa babilado min forte ĝenas; la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj regnoj (Z); havi mienon tre ĝenitan (Z); ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al vi (Z); nu, ne ĝenas! (tio ne malhelpas, ne gravas).
    ĉagreni, konfuzi, konsterni, tedi.
  • ĝeni sin
    Heziti, ne kuraĝi fari ion, pro skrupulo, honto, timo ktp: ĉiu ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion por ne kontraŭbatali publike (la majstron) (Z); eble ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon (Z); li forte sin ĝenas saluti (Z) (li estas tiel embarasata, ke li ne salutas).
    domaĝi.
  • ne ĝeni sin
    Preni al si la liberecon; senhezite, senceremonie agi: mi konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj (Z); la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el alia lingvo (Z); malfeliĉo sin ne ĝenas, faro geston ĝi tuj venas (Z).
  • ĝena
    Kaŭzanta ĝenon: ĝena afero, rimarkigo, doloro.
    ĉagrena, malagrabla, maloportuna.
  • ĝeno
    Ago ĝeni kaj ties rezulto: la diverseco de la lingvoj estas granda ĝeno por la internaciaj rilatoj.
  • ĝenado
    Agado de iu, io ĝenanta: katenoj, kiuj prezentas nur ĝenadon superfluan (Z); [KEMIO] spaca ĝen(ad)o (SIN. spaca malhelpo).
  • ĝenaĵo
    Io, kio ĝenas.
    baro, malhelpo, maloportunaĵo.
  • ĝenateco
    Sento pri nelibereco de agado aŭ parolo: ĝi rimarkis lian ĝenatecon (Z); lia ĝenateco faris lin iom mallerta.
  • ĝeneco
    1. Eco de io ĝena.
    1. Afektado de ĝenateco.
  • ĝeniĝi
    Senti sin ĝenata; ĝeni sin.
  • ĝenulo
    Tiu, kiu ĝenas aliajn.
    kibico, entrudulo.
  • neĝenata
    Senĝena 2.
  • senĝena
    1. Ne obeanta konvenciajn trudregulojn: senĝena invito, vizito (B), kunveno, manĝo, vesto, konfeso, konversacio.
      familiara, intima, hejmeca, malkaŝa, senceremonia.
    1. Ne trudita, libera: Mario penis aperigi senĝenan rideton (Z); vi povas tute senĝene ankaŭ ridi (Z).
  • senĝenaca
    Malĝentile, maldelikate senĝena.
  • sinĝena
    Ne sufiĉe memfida; hontema; ligita de skrupuloj ks: almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena (Z).
  • sinĝen (ad)o
    Stato de tiu, kiu sin ĝenas: kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado (Z).
    diskreta.
  • trosenĝena
    Ne sufiĉe ĝenanta sin kontraŭ la aliaj; senhonta: trosenĝena konduto; trosenĝene paroli.

    ĝeni


    baro.ĉagreni.diskreta.familiara.ĝeni.ĝena.ĝeni.hejmeca.heziti.hontema.intima.konfuzi.konsterni.mal'helpi, ĝeni.Malbona akcepto de ĝenulo, trudulo.malfaciligi.malhelpi.malkaŝa.maloportuna.memfida.senceremonia.senĝena.senĝenaĵo.skrupulo.tedi.Vesto tro strikta, kiu ĝenas min.
    helpi. karaktero. manki. mieno. mono. moralo. silenti.

    Iel rilatitaj:

    amx barx bezonx bonx facilx helpx hezitx karakterx konfuzx mankx mienx monx moralx penx silentx vestx ĉikanx