ĝenerala

ĝeneral/a (1)

Rilatanta senescepte al tuto aŭ al la plej granda parto el personoj aŭ objektoj, neaparta, neindividua: ĝenerala kunveno, regulo, opinio; ĝenerala amnestio; la demando pri literoj tegmentitaj prezentas ne apartan demandon, sed parton de demando ĝenerala (Z); ĝeneralaj ideoj; ĝenerala malarmado; mi sendas al vi mian ĝeneralan prezaron; jen la subskribita ĝenerala pardono! (Z).
  • ĝenerale
    En ĝenerala maniero, en la plej oftaj kazoj, sen konsidero al la esceptoj.
  • ĝeneralaĵo
    Ideo ĝenerala.
  • ĝeneraleco
    Eco de io ĝenerala.
  • ĝeneraligi
    Fari, ke io havu ĝeneralan amplekson: ĝeneraligi regulon, doktrinon, leĝon, kutimon; Marta pensis pri tio, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn (Z).

    ĝenerala


    Esprimoj

    Anonci, deklari ĝeneralan amnestion.
    La ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum somero.
    Trovi ĝeneralan aprobon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ĝenerala,ĝenerala prokuroro,ĝeneralaĵo,ĝenerale,ĝeneraleco,ĝeneraligi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ampleksa kutima
    neaparta
    neindividua
    senescepta
    tuta

    malĝenerala:

    speciala
    aparta

    Ankaŭ vidu:

    diktaturo, doktrino, funkcio, kongreso, legi, matematiko, regulo

    Iel rilatitaj:

    -ad ampleksx anomalix apartx asemblex diktaturx dikx doktrinx esceptx funkcix individux kongresx kutimx legx matematikx partx prokurorx regulx specialx tutx ĉie