ĉio

*ĉi/o

La tuto de la koncernataj aferoj, aŭ ĉia ajn elemento de tutaĵo: mi volas aŭ ĉion aŭ nenion (Z); ne ĉio brilanta estas diamanto (Z); al ĉio oni povas alkutimiĝi (Z); antaŭ ĉio, zorgu oficon (Z); pro ĉio en la mondo (Z); (subst-e uzata) danku vian kreinton pro la ĉio bona, kion oni faris al vi (Z); ĉiofaranto (Dio), ĉiopardona (Z), ĉiopova (Z); ĉiovida, ĉioscia (Z), ĉiovora, ĉiovendejo.
RIM. Oni povas ampleksi en tutaĵon same animitajn kiel senanimajn estaĵojn: ĉio eliris, por ĝui la radiojn de la suno (Z); ĉio en ŝi estis juna (Z).
  • *ĉia
    Adj. , signifanta 'de ĉiu (ajn) speco': ĉia dono estas bono (Z); ŝi meritis ĉian laŭdon (Z); anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis (Z); ne ĉian penson metu sur la langon (Z); ĉiamaniere (ĉiel); ĉiaokaze (kia ajn estos la okazo).
    RIM Vd io RIM 2.
    ĉio

    ĉio

    PMEG: [tabelvortoj-o]



    Iel rilatitaj:

    tutx vendx