ĉielo

*ĉiel/o

  1. Blua, ŝajne volba spaco, kiu etendiĝas super nia kapo, k en kiu ŝajnas moviĝi la astroj: sur la ĉielo staras la bela suno (Z); ekbriloj de fulmo trakuris tra la [ KRISTANISMO] malluma ĉielo (Z); el klara ĉielo tondro ekbatis (Z); se la ĉielo falus al la tero [...] (Z); serena, nuba ĉielo; sub la libera ĉielo (Z) (sen ŝirmejo, eksterdome); ne gutas mielo el la ĉielo (Z); (f) urboj fortikigitaj ĝis la ĉielo (Z); gloraltigi iun ĝis la ĉielo (
    apoteozi).
  1. [ RELIGIO] Tiu spaco, rigardata kiel la restadejo de Dio, dioj, anĝeloj aŭ beatuloj: la ĉieloj rakontas la gloron de Dio (X); kiel vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo? (X); k Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon (X); Jesuo estas prenita supren for de vi en la ĉielon (N); Mohamedo, rajdante Borakon, atingis ĝis la sepa ĉielo; unu parolo de Budho tremigas la diojn en ilia ĉielo; la ĉielo de la ĉieloj (la sepa ĉielo).
    Edeno, Elizeo, Paradizo.
    sfero 2.
  1. [ KRISTANISMO] Respekta anstataŭo de la nomo de Dio: la ĉielo volu, donu, ke [...] (Z); pro la ĉielo, en la nomo de la ĉielo! (Z); la regno de la ĉielo (N); ho ĉielo! (Z).
  • ĉiela
    1. Rilata al la ĉielo: ĉielaj korpoj (Z); [ ASTRONOMIO] ĉiela ekvatoro, ĉielaj polusoj.
    1. Feliĉiga, perfekta, kiel ĉielo 2: edzo k edzino-ĉiela difino (Z); ĉielaj ĝuoj, plezuroj.
    1. Apartenanta al Dio: la ĉiela fajro (fulmo), venĝo, puno, beno, pardono.
  • ĉielano, ĉielulo (Z)
    Spirito, dio, loĝanta en la ĉielo.
  • subĉiela
    1. Troviĝanta sub la ĉielo: nia subĉiela mondo.
    1. Troviĝanta sen ŝirmejo: subĉiela koncerto.
      eksterdoma.


    Iel rilatitaj:

    ASTRONOMIO Atlasx Edenx Elizex KRISTANISMO Lunx RELIGIO aerolitx aerx altx anĝelx apoteozx arkx astronomix astrx beatx birdx blux bolidx dix feliĉx filx fulmx horizontx litx meteologix meteorologix nubx paradizx pendx pluvx religix serenx sferx spiritx stelx tegmentx veterx ĉia ĉielarkx