ĉiam

*ĉiam

  1. Je ĉiu tempo, okazo, fojo: la vero ĉiam venkas (Z); ĉiuj prepozicioj postulas ĉiam nur la nominativon (Z); muso la katon ĉiam ofendis (Z); prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas (Z); ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo (Z); oni donas al mi ĉiam novajn taskojn!
  1. Dum la tuta koncerna tempo: ŝi ĉerpis akvon k alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon (Z); dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis (X); la fluo fariĝis ĉiam pli k pli forta (Z); li iris ĉiam pluen k pluen, tiel malproksimen, kiel [...] (Z).
  1. En la tuta pasinta tempo: li ĉiam diradis al mi la veron (Z); de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo (Z).
  1. En la tuta estonta tempo: mi restos ĉiam via amiko; unu fojon ŝtelis pomon, perdis por ĉiam honestan nomon (Z); forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon (B); ne por ĉiam ni estos disigitaj (Z).

RIM. La ĝusta uzo de 'por ĉiam' koncernas agon, kiu mem ne estas longedaŭra, sed kies sekvoj estas longedaŭraj.
  • ĉiama
    Konstanta, ekzistanta en ĉiu tempo aŭ okazo: ĉiama ripetado; ĝi estu ĉiama brulofero en viaj generacioj (X); ĉiu besto konis sian ĉiaman lokon ĉe la fajrujo (B); li estas nur ĉiama kritikanto.
  • ĉiamulo (Z)
    Regula, konstanta gasto de drinkejo ks.
  • porĉiama
    Daŭronta ĉiam: porĉiama leĝo (Z), posedaĵo (X); tro rapida edziĝo, porĉiama kateniĝo (Z).
    ĉiam

    ĉiam

    PMEG: [ĉiam]

    Fali ĉiam plandalsube kiel kato. Fianĉiĝis, por ĉiam ligiĝis. Ili geedziĝis kaj ili kunvivis feliĉa] por ĉiam (fino de fabeloj). La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas. La forestanto estas ĉiam malprava. La likvaĵo en du komunikiĝantaj vazoj ĉiam serĉas sian nivelon. La ĉiam kreskanta trafiko. Li estas la bona humoro mem, ĉiam egala al si mem. Li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj. Li ĉiam bojas, grumblas kontraŭ ĉio. Li ĉiam estas akurata kun siaj respondoj. Mi revidas ĉiam en mia memoro la bildon de tiu terura nokto. Ne ĉiam per la aĝo mezuriĝas la saĝo. Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda. 
    en multaj tempoj eterna : ĉiam daŭranta fidela : kiu ĉiam helpas kaj defendas sian amikon konstanta. ne esti ĉiam sama ne esti ĉiam same ofta : okazanta multfoje; okazo por ĉiu tempo porĉiama sen komenco kaj sen fino tempo ĉiam ĉiam denove ĉiama ĉiama ĉiamulo ĉiamverda neniam unufoja

    aĝo. fini. frue. juna. memori. resti. tempo okazi

    Iel rilatitaj:

    aĝx fidelx finx fojx frux iam junx konstantx memorx okazx regulx restx tempx